Internaciaj Normoj pri Financa Raportado (IFRS/IAS)

La Internaciaj Normoj pri Financa Raportado (IFRS, International Financial Reporting Standards, posteuloj de IAS, International Accounting Standards, t.e. Internaciaj Kontadaj Normoj) estas regularo por internacia kontado. Ilin evoluigas kaj publikigas la Komisiono pri Internaciaj Kontadaj Normoj (IASB, International Accounting Standards Board).

Internaciaj Normoj pri Financa Raportado
accounting standard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
AntaŭeInternational Accounting Standards vd
vdr

Spezaj kalkuloj kaj bilancoj farataj laŭ IFRS donu al eblaj investantoj kiel eble plej bonan impreson pri la financa situacio de la entrepreno.

Per dekreto de la 29a de septembro 2003 la Eŭropa Komisiono transprenis la Internaciajn Kontadajn Normojn, kiuj tiamaniere fariĝis nacia juro en la landoj de EU. Entreprenoj, kies akcioj estas kvotataj ĉe borsoj en membroŝtatoj de EU, estas devigataj konti laŭ IFRS en financaj jaroj komenciĝantaj je la 1-a de januaro 2005 aŭ poste. Aliaj entreprenoj povas libervole ekuzi IFRS. En multaj EU-landoj (ekz. en Germanio) firmaoj, kiuj kontas laŭ IFRS, tamen devas fari pliajn kontadojn laŭ nacia imposta juro kaj nacia komerca juro.

Nuntempe la sekvaj Internaciaj Kontadaj Normoj estas uzataj:

  • IFRS 1: Unuafoja aplikado de Internaciaj Kontadaj Normoj (First-time Adoption of International Financial Reporting Standards)
  • IFRS 2: Salajrado bazita sur akcioj (Share-based Payment)
  • IFRS 3: Kuniĝoj de entreprenoj (Business Combinations)
  • IFRS 4: Asekuraj kontraktoj (Insurance Contracts)
  • IFRS 5: Longtempaj aktivoj tenataj por vendado kaj ĉesigitaj agadsferoj (Non-current Assets Held for Sale and Discontinued Operations)
  • IAS 1: Prezentado de bilancoj (Presentation of Financial Statements)
  • IAS 2: Stokoj (Inventories)
  • IAS 7: Monfluaj kalkuloj (Cash Flow Statements)
  • IAS 8: Neta rezulto de la kontado, fundamentaj eraroj kaj ŝanĝoj en la kontadaj metodoj (Net Profit or Loss for the Period, Fundamental Errors and Changes in Accounting practices))
  • IAS 10: Okazaĵoj post la dato de la bilanco (Events After the Balance Sheet Date)
  • IAS 11: Kontraktoj pri konstruado (Construction Contracts)
  • IAS 12: Enspezaj impostoj (Income Taxes)
  • IAS 14: Raportado pri sektoroj (Segment Reporting)
  • IAS 15: Informoj pri la efiko de prezoŝanĝoj (Information Reflecting the Effects of Changing Prices)
  • IAS 16: Investoj en aĵojn (Property, Plant and Equipment)
  • IAS 17: Luo (Lesases)
  • IAS 18: Enspezoj el aktivoj (Revenue)
  • IAS 19: Socialaj avantaĝoj de dungitoj (Employee Benefits)
  • IAS 20: Bilancado kaj prezentado de publikaj subvencioj (Accounting for Government Grants and Disclosure of Government Assistance)
  • IAS 21: Efikoj de ŝanĝo de devizaj kurzoj (The Effects of Changes in Foreign Exchange Rates)
  • IAS 23: Kostoj de prunteprenoj (Borrowing Costs)
  • IAS 24: Informoj pri rilatoj al ligitaj entreprenoj kaj personoj (Related Party Disclosures)
  • IAS 26: Kontado kaj raportado pri planoj de maljunaĝa subteno (Accounting and Reporting by Retirement Benefit Plans)
  • IAS 27: Konzernaj kaj unuopaj bilancoj (Consolidated Financial Statements)
  • IAS 28: Kontado de la partopreno en asociitaj entreprenoj (Investments in Associates)
  • IAS 29: Kontado en hiperinflaciaj ekonomioj (Financial Reporting in Hyperinflationary Economies)
  • IAS 30: Informoj en la bilancoj de bankoj kaj similaj financaj institucioj (Disclosures in the Financial Statements of Banks and Similar Financial Institutions)
  • IAS 31: Informoj pri partopreno en komunaj entreprenoj (Financial Reporting of Interests in Joint Ventures)
  • IAS 32: Financaj instrumentoj: Informoj kaj prezentado (Financial Instruments: Disclosure and Presentation)
  • IAS 33: Enspezoj je unu akcio (Earnings per Share)
  • IAS 34: Intertempa kontado (Interim Financial Reporting)
  • IAS 36: Malplivaloriĝo de aktivoj (Impairment of Assets)
  • IAS 37: Rezervoj, eventualaj ŝuldoj kaj eventualaj bonhavoj (Provisions, Contingent Liabilities and Contingent Assets)
  • IAS 38: Nemateriaj aktivoj (Intangible Assets)
  • IAS 39: Financaj instrumentoj: metodo kaj mezurado (Financial Instruments: Recognition and Measurement)
  • IAS 40: Nemoveblaĵoj tenataj kiel financa investo (Investment Property)
  • IAS 41: Agrikulturo (Agriculture)


Eksteraj ligiloj