Internacia porstudenta semajno (Ilmenau)

Internacia porstudenta semajno (germane: Internationale Studierendenwoche in Ilmenau, mallongigo: ISWI) estas la plej granda internacia renkontiĝo de studentoj en Germanujo kiu ekde 1993 okazas ĉiun duan jaron. Ŝirmorganizo estas la Teknika Universitato Ilmenau asistate fare de la societo Initiative Solidarische Welt Ilmenau.

vandbildo sur altlerneja konstruaĵo en Ilmenau

Paso

En kadro de festivalo (en majo/junio) inter tri kaj kvar centoj da junaj uloj el diversaj landoj kunlaboras en temrilataj laborrondoj. Paralelas al tio multaj prelegoj; jen kelkaj elstaruloj prelegintaj: Robert Jungk, Joseph Weizenbaum, Helmut Schmidt kaj Konrad Zuse. Akompanas la tuton kulturaĵoj, ekz. koncertoj. Ĉiujare ekzistas moto en la angla lingvo, al kiu oni taŭgigas paroladojn kaj aktivaĵojn.

Pri amaskomunikila informigo respondecas la studentoj mem, ekz. anoj de la studenta televidkanalo iSTUFF aŭ de la stacio Radio hsf. En 2007 ili unuiĝis en la disaudiga agado. [1]

Spektakla listo

  • 1993: Become friends - unite the world, kun Hans-Dietrich Genscher (290 partoprenantoj)
  • 1995: Get up and live–now, kun Bernhard Vogel (250 p.)
  • 1997: Let's build our future, kun Dagmar Schipanski (420 p.)
  • 1999: Celebrating Diversity, kun Federico Mayor (350 p.)
  • 2001: Just Future, kun Edelgard Bulmahn (320 p.)
  • 2003: Because the people matter, kun Boutros Boutros-Ghali (300 p.)
  • 2005: One world - one vision, kun Jody Williams (334 p.)
  • 2007: Time to think, kun Gesine Schwan (354 p.)
  • 2009: Right now!, kun Hina Jilani (370 p.)
  • 2011: Crossing borders, kun Stéphane Hessel (370 p.)
  • 2013: Moving Youth, kun José Antonio Abreu kaj Vandana Shiva (384 p.)
  • 2015[2]: Dare to care, kun Jakob von Uexküll (382 p.)
  • 2017[3]: Global Justice - A Fair(y) Tale?, kun Kumi Naidoo (341 p.)
  • 2019[4]: Changes and Choices - Good by(e) Tradition?, kun Waris Dirie kaj Rob Hopkins (336 p.)
  • 2021: Our Future, Our Responsibility - There is no Plan(et) B! (200 p.)
  • 2023[5]: Impact of Knowledge - With great knowledge comes great responsibility!

Eksteraj ligiloj

Notoj

50.681410.9331