Internacia Flughaveno de Buĵumburo

Internacia Flughaveno Melchior Ndadaye (BJM, HBBA) estas flughaveno en Buĵumburo, la eksa ĉefurbo de Burundo. Ĝi estas sola internacia flughaveno de Burundo, kaj la sola kun pavimita aviokurejo.

Internacia Flughaveno de Buĵumburo
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: BJM ICAO: HBBA
Resuma informo
MastrumantoRegistaro
Apuda urboBuĵumburo (11 km)
Alteco787 m
Geografia situo, 29° 19′ 7″ O (mapo)-3.323888888888929.3186111111113° 19′ 26″ S, 29° 19′ 7″ O (mapo)
Internacia Flughaveno de Buĵumburo (Burundo)
Internacia Flughaveno de Buĵumburo (Burundo)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno de Buĵumburo
Map
Internacia Flughaveno de Buĵumburo
vdr

Historio

La flughaveno malfermiĝis je 1952.[1] Je la 1a de julio 2019, oni nomis ĝin Internacia Flughaveno Melchior Ndadaye, laŭ la nomo de la unua demokratie elektita prezidanto de Burundo kiu estis murdita dum puĉo je oktobro 1993, tri monatojn post la elektiĝo. Ĉi tiu evento incitis la burundan enlandan militon kiu daŭris dek jarojn.[2]

Flugkompanioj kaj alirejoj

Je decembro 2018, la jenaj flugkompanioj havas regulajn flugojn al la flughaveno:[3]

Por pasaĝeroj

FlugkompaniojAlirejoj
Air TanzaniaDaresalamo, Kigoma
Brussels AirlinesBruselo
Ethiopian AirlinesAdis-Abebo, Kigalio
Kenya AirwaysKigalio, Najrobio–NJO
RwandAirKigalio
Uganda AirlinesEntebbe

Kargo

FlugkompaniojAlirejoj
Ethiopian Airlines CargoAdis-Abebo, Kigalio

Referencoj