Insuloj Batu
La Insuloj Batu estas arkipelago de Indonezio situanta en la Hinda Oceano ĉe la okcidenta marbordo de Sumatro, inter Niaso kaj Siberuto. La tri ĉefaj insuloj, de proksimume sama grando, estas Pini, Tanahmasa, kaj Tanahbala. Estas 48 pli malgrandaj insuloj, el kiuj malpli da duono estas loĝataj. La insuloj estas administrataj kiel parto de la provinco de Norda Sumatro. En indonezia kaj malaja, batu signifas roko aŭ ŝtono.
Insuloj Batu | ||
---|---|---|
insularo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Geografia situo | , 98° 30′ O (mapo)-0.298.50° 12′ S, 98° 30′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 48 | |
Tuta areo | 1 154 km² | |
Loĝantoj | 10 500 | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/27/COLLECTIE_TROPENMUSEUM_De_bruid_met_haar_bruidsmeisje_en_andere_vrouwen_aan_het_begin_van_een_maluaya_dans_tijdens_een_bruiloft_in_Baroejoelasara_op_de_Batoe-eilanden_TMnr_60042900.jpg/300px-thumbnail.jpg)
La loĝantaro de la insuloj Batu estis havinta gravajn rilatojn kun la populacio de Niaso norde. La insuloj estis foje destino por sklavoj kiuj fuĝis el Niaso, kaj el pasintaj jardekoj iĝis destinejo por ŝipoj el Padango, de Sumatro.
La ekvatoro pasas tra la arkipelago, norde de Tanahmasa kaj sude de Pini.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSullensSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKategorio:Politikaj verkojVikipedioDua MondmilitoEsperantoTübingenMilena VelbaVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoDosiero:Escudo Selección Española de fútbol.pngSeksumadoDonald TrumpVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoSerĉilo-optimumigoRetforumoKategorio:Vikipediisto bs-DVikipedio:Bonvenon al VikipedioKategorio:Setlejoj en Svitava montetaroNesukcesa murdtento de Donald TrumpNesukcesa atenco kontraŭ Donald TrumpVikipedio:AktualaĵojEnEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Shannen DohertyLivonia krucmilitoUniversitato de TubingenoŜablono:Landoj en la Somera Olimpiko 2024Liberalaj artojPortoSkermoDominiko en la OlimpikojDistriktaro TübingenUniversala Kongreso de EsperantoUsonoUzanto:Dominik