Imre Szabó (episkopo, 1901)

Imre Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Imre estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, instruisto.

Imre Szabó
Persona informo
Naskiĝo11-an de septembro 1901 (1901-09-11)
Morto21-an de majo 1976 (1976-05-21) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 35-14-43 Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materPiarista Gimnazio de Budapeŝto
Central seminary (Budapest) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokatolika episkopo (1951–)
katolika sacerdoto (1924–)
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Szabó [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1901 en Sorokújfalu (nuntempa vilaĝparto de Sorokpolány). Li mortis la 21-an de majo 1976 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Szabó frekventis gimnaziojn en Budapeŝto, poste li lernis teologion. En 1924 li pastriĝis en Esztergom. Li komencis sian pastran laboron en Zugló, poste li instruis religion. En 1931 li ricevis postenon en la ĉefdiocezo, kie li estis sekretario inter 1933 kaj 1944. En 1938 li ricevis la titolon papa ĉambelano. En 1946 li iĝis religia dekano en Budapeŝto. Inter 1950 kaj 1957 li ricevis signifan postenon en la ĉefdiocezo, dume en 1951 li estis ankaŭ titulara episkopo, samtempe vicepiskopo de Esztergom. Inter 1958 kaj 1962 lia deviga loĝloko estis en Hugyag. En 1964 li iĝis majstrokanoniko, poste apostola guberniestro.

Fontoj