Imre Francsek
Imre Francsek [franĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Francsek Imre Ferenc estis hungara arkitekto.
Imre Francsek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Francsek Imre Ferenc |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1864 en Gödöllő |
Morto | 21-an de majo 1920 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Arteriosklerozo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1888) |
Familio | |
Infano | Imre Francsek (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Imre Francsek[1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1864 en Gödöllő, li mortis la 23-an de oktobro 1920 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Francsek akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1888. Li tre longe laboris en la ĉefurba arkitektura oficejo, tamen li projektis konstruaĵojn ne nur por Budapeŝto. En la komenciĝanta 20-a jarcento li konstruis propran vilaon en Pécel, kie lia familio pasis la somerojn. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo en 1909, la dua edzino edukis 5 gefilojn el la pli frua geedziĝo de Francsek. Unu el ili estis la samnoma Imre Francsek, same arkitekto.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- konstruaĵo por la subĉiela glitejo en Urba bosko (Budapeŝto) (1894)
- Luterana nova preĝejo (Szarvas) (1895)
- rando kun ŝtuparoj ĉe Monto Gellért
- propra vilao (Pécel)
- Luterana preĝejo (Szentes) (1904)
- Konstruaĵo por la subĉiela glitejo
- Luterana preĝejo (Szarvas)
- Rando de Monto Gellért
- Luterana preĝejo (Szentes)
Fontoj
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka