Iktero
Iktero (el la greka icterus) estas malsano-simptomo, karakterizita per flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo. Ĝin kaŭzas la plimultiĝo de bilirubin-enhavo en la sangosero (bilirubino estas flavkolora farbaĵo en la galo). Tiu farbaĵo kolorigas laŭpaŝe la haŭton, organojn, mukan membranon, skleroton.
Iktero | |
---|---|
klinika signo • simptomo aŭ signo | |
Iktero kiel simptomo de hepatito A | |
KIM-10 | R17.- |
MeSH | [1] |
Tri tipoj
- hemolita iktero: Se la erirtocitoj abrupte disfalas, granda kvanto de galofarbaĵo estiĝas el la tiam liberiĝantaj hemoglobinoj. En la sangosero plimultiĝas la bilirubin-glukuronido. Tiukaze la fekaĵo estas pli malhelo ol normalokaze, oni trovas en la urino multan urobilinogenon kaj neniom da bilirubino.
- parenĥima iktero: La sekrecia funkcio de la hepetaj ĉeloj ĉesas kaj la galofarbaĵo sorbiĝas el la galaj kanaletoj. Ĝin kaŭzas bakterioj, viroj, venenoj. La bilirubin-enhavo de la sangosero altiĝas, la urino entenas bilirubinon-urobilinogenon.
- meĥanika iktero: ĝin kaŭzas la ŝtopiĝo de la grandaj galokanaletoj. En la sero plimultiĝas la libera bilirubino, la fekaĵo estas senkolora (?), la urino entenas bilirubinon, sed neniom da urobiligeno.
Eksteraj ligiloj
- http://pediatrics.about.com/od/weeklyquestion/a/04_abo_incmplty.htm
- http://www.pmfhk.cz/VZL/VZL3_2004/2Slovacek.pdf Arkivigite je 2006-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.hepatitis.cl
- https://web.archive.org/web/20030327123031/http://www.geocities.com/alam_penyakit/PenyakitDemamKuningJaundis
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka