Ibolya Hegyi
Ibolya Hegyi [iboja hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi Ibolya estis hungara gobelinisto.
Ibolya Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1953 |
Morto | 14-an de marto 2016 (62-jaraĝa) |
TTT | |
Retejo | http://www.hegyiibolya.hu/ |
Ibolya Hegyi [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1953 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de marto 2016.
Biografio
Ibolya Hegyi studis en Industriarta Altlernejo inter 1972–1978. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Margit Szilvitzky kaj Károly Plesnivy. Ŝi teksis gobelinojn el lanoj, silkoj, linoj kaj metalofadenoj. Ŝiaj teksaĵoj portis sukceson unue en 1980 en bienalo en Szombathely. Inter 2003–2006 ŝi plulernis kaj en 2008 ŝi akiris sciencan gradon DLA. Ŝi ricevis premiojn inter 1992-2008.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1991, 1999, 2008)
- Szentendre (1994)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Moskvo (1983)
- Arthalo Budapeŝto (1985)
- Parizo (1989, 2003)
- Tokio (1992)
- Budapeŝto (1996, 2001, 2005)
- Cincinnati (2000)
- Vaŝingtono (2004)
- Lafayette (2013)
- Krefeld (2014)
Elektitaj gobelinoj
- Himnusz (1996)
- Tejút (1999)
- Aquamarin (2002)
- Nagyítás (2008)
Elektitaj publikaĵoj
- Kézzel az elektronika korában (2004)
- Az idő szövete (disertaĵo, 2008)
- Europa Szövete / Web of Europe (2011)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSullensSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKategorio:Politikaj verkojVikipedioDua MondmilitoEsperantoTübingenMilena VelbaVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoDosiero:Escudo Selección Española de fútbol.pngSeksumadoDonald TrumpVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoSerĉilo-optimumigoRetforumoKategorio:Vikipediisto bs-DVikipedio:Bonvenon al VikipedioKategorio:Setlejoj en Svitava montetaroNesukcesa murdtento de Donald TrumpNesukcesa atenco kontraŭ Donald TrumpVikipedio:AktualaĵojEnEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Shannen DohertyLivonia krucmilitoUniversitato de TubingenoŜablono:Landoj en la Somera Olimpiko 2024Liberalaj artojPortoSkermoDominiko en la OlimpikojDistriktaro TübingenUniversala Kongreso de EsperantoUsonoUzanto:Dominik