Iberia

Ĉi tiu artikolo temas pri flugkompanio. Por sudokcidenta parto de Eŭropo ("Ibera duoninsulo") rigardu la paĝon Iberio. Por antikva lando en Kaŭkazo legu la artikolon Reĝlando de Iberio.

La entrepreno Iberia - plennome Iberia Líneas Aéreas de España S.A. - estas hispania flugkompanio kun sidejo en Madrido. Ekde la 1-a de septembro 1999 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "oneworld". Ankoraŭ antaŭ la fino de la jaro 2010 la kompanio laŭ gazetaraj informoj fuzios kun la brita flugkompanio British Airways.[1]

Iberia
flugkompanio vd
Dum1927 - nekonata/nuntempe
Jura formoakcia kompanio
Ĉefestro(j)Javier Sánchez-Prieto vd
SidejoMadrido
LandoHispanio
Estr(ar)oAntonio Vázquez Romero
Posedata deInternational Airlines Group vd
filiaj kompaniojAviaco • Clickair • Iberia Express vd
Posedataj kompaniojClickair • Ronda (magazine) vd
TTTOficiala retejo
vdr
Iberia
IATA
IB
ICAO
IBE
Voksigno
IBERIA
Fondita1927
Aliancooneworld
Aviadilaro120 (plus 15 menditaj)
Cellokoj
ĈefsidejoMadrido (Hispanio)
Ĉefuloj
Retejo: www.iberia.com
vdr

La kompanio laŭ la stato de majo 2009 ĉiujare transportas proksimume 32,5 milionojn da pasaĝeroj kaj disponas pri 120 regulaj pasaĝeraj aviadiloj.

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon IB; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas IBE.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

aviadilo Iberia A320