Hugo Preuß

germana politikisto

Hugo PREUSS (naskiĝis la  28-an de oktobro 1860(nun 1860-10-28) en Berlino, Reĝlando Prusio; mortis la 9-an de oktobro 1925 en Berlino, Vajmara Respubliko) estis germana politikisto kaj kunfondinto de la Germana Demokratia Partio (germanlingve Deutsche Demokratische Partei, DDP). Li ankaŭ kunskribis la konstitucion de la Vajmara Respubliko.

Hugo Preuß
Persona informo
Hugo Preuß
Naskiĝo28-an de oktobro 1860 (1860-10-28)
en Berlino
Morto9-an de oktobro 1925 (1925-10-09) (64-jaraĝa)
en Wedding
TomboUrnenfriedhof Gerichtstraße (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materFrederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Humboldt-Universitato en Berlino
Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioGermana Demokratia Partio
Free-minded Union (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
InfanojErnst Preuß (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
universitata instruisto
pedagogo
juristo
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko kaj juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBerlino vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Politika vivo

Preuß estas ofte konsiderata kiel patro de la germana konstitucio de la Vajmara Respubliko (1919). Tamen li ne havis laŭvorte demokratian planon. Ekzemple li forte kontraŭis la ordonon de la Triopa Entento venkinta en la Unua Mondmilito, ke la germanlingva parto de la Aŭstra imperio ne apartenu al la germana ŝtato, kiel postulis la principo de la mem-determino de la popoloj formulita de la usona prezidento Woodrow Wilson.[1] Preuß estis ŝtata sekretario pri internaj aferoj dum la perrevolucie skuata kabineto de 1918 kaj 1919. Liaj ideoj pri la konstitucio estis influataj de la franca socia sciencisto Robert Redslob. En 1919 li iĝis ministro pri internaj aferoj.

Pro la juda deveno de Hugo Preuß la naziisma partio NSDAP uzis tiun originon kiel atakon kontraŭ la Vajmara Respubliko dirante, ke ĝi estis estrita de judo, kiu estis devene “ne-germana”. Preuß estas menciita nome en la propaganda filmo de la nazioj el la jaro 1940 nomata Der ewige Jude (esperante La eterna judo), kiu estis produktita de Fritz Hippler.

Vidu ankaŭ

Referencoj