Ĝi estas proksimume 260 kilometrojn longa kaj fluas en la subŝtato Okcidenta Bengalio.[1]
Gango disiĝas en Padmo kaj Huglo apud Giria, Murŝidabad. Krome estas hom-farita disigejo de la rivero supre de Farakka. Padmo fluas orienten al Bangladeŝo, dum Huglo fluas suden tra Okcidenta Bengalio. La rivero fluas tra la regiono Rarh, la plej malsupraj deltaj distriktoj de Okcidenta Bengalio, kaj finfine en la Golfo de Bengalo.
La supra riverborda zono estas nomata Bhagirathi dum la malsupra riverborda zono estas nomata Huglo. Gravaj riveroj kiuj drenas en Bhagirathi-Huglo estas Maĝurakŝi, Jalangi, Ajaj, Damodar, Rupnaraĝan kaj Haldi krom Gango. Kolkato kaj Hugli-Ĉinsura, la sidejo de la distrikto Hugli, estas sur la bordoj de tiu rivero.[2]