Huelma

Huelma [ŬElma] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Huelma
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo23560
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro5 559  (2023) [+]
Loĝdenso22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 27′ U (mapo)37.6480848-3.456001937° 39′ N, 3° 27′ U (mapo) [+]
Alto981 m [+]
Areo250,29 km² (25 029 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Huelma (Provinco Ĥaeno)
Huelma (Provinco Ĥaeno)
DEC
Situo de Huelma
Huelma (Hispanio)
Huelma (Hispanio)
DEC
Situo de Huelma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huelma [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Huelma en la sudo oranĝe.
Huelma en la provinco.
Huelma.

Geografio

La areo de la municipo estas 250,29 km2 kie loĝas 5 776 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 23,7 loĝ./km2.

Huelma situas sur la sudo de la komarko Sierra Mágina en la sudo de la provinco, lime kun Noalejo, Cambil, Albanchez de Mágina, Bedmar y Garcíez, Bélmez de la Moraleda, Jódar kaj Cabra del Santo Cristo. Sude estas la provinco Granado]. Estas sur 981 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno je 50 km de la provinca ĉefurbo, Ĥaeno. Parto de ties municipa teritorio formas parton de la Natura Parko de Sierra Mágina.

Historio

Dum la dominado de araboj ĝi nomiĝis Ŭalma el "Ŭalda(t) al-ma", kio signifas "ekfluejo de akvo". En la Reconquista la kristanoj devis konkeri la lokon kelkajn fojojn ĝis en 1438 konkeris ĝin Don Íñigo López de Mendoza, unua Markizo de Santillana. En 1530 ekkonstruiĝis la templo fare de Andrés de Vandelvira.

La loko de Solera estis asimilita ene de la municipo Huelma en 1975, kiu ĝis tiam estis sendependa municipo.

Kuelma estis deklarita Historiarta Komplekso en 1983.

Vidu ankaŭ