la historiaj provincoj de Svedio. Pli malhele Finnlando en la limoj de la rusia grandprinclando inter la jaroj 1812 kaj 1917
Landskap estas la sveda vorto por historia provinco de Svedio kaj la hodiaŭa Finnlando; la vorto mem signifas "pejzaĝo". La historiaj provincoj estis la administra divida unuo de la sveda reĝlando, ĝis Axel Oxenstierna dum la jaro 1634 reformis la administran dividon: la limoj de la tiam kreitaj modernaj provincoj (län) ne identas kun la historiaj.
Kvankam la historiaj provincoj jam ekde la 17-a jarcento ne plu havas politikan signifon, ili tamen daŭre havas grandan signifon en la ĉiutaga lingvouzo de la civitanoj de Svedio. Multaj svedoj ankoraŭ hodiaŭ tre identigas sin kun sia provinco.
La historiaj provincoj estas grupigitaj en tri, ĝis la jaro 1809 kvar landopartoj (svedelandsdelar) aŭ ĉefregionoj:
Karelio (svedeKarelen, finneKarjala) inter 1721 kaj 1811 apartenis al la Rusia Imperio, kaj la orienta duono post konkero de la sovetunia ruĝa armeo ekde la jaro 1940 denove estas parto de Rusio.
Ingrio (svedeIngermanland, finneInkeri, ruseИжора [Iĵóra]) parto de Rusio ekde 1721.