Hipoklorita acido

kemia kombinaĵo
Hipoklorita acido
Plata kemia strukturo de la Hipoklorita acido
Tridimensia kemia strukturo de la Hipoklorita acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hipokloroza acido
Kemia formulo
HOCl
CAS-numero-kodo7790-92-3
ChemSpider kodo22757
PubChem-kodo24341
Merck Index15,4904
Fizikaj proprecoj
Aspektoduonverde flava likvaĵo
Molmaso52,457 g·mol-1
Bolpunkto100 °C malkomponiĝas
Acideco (pKa)7,53
SolveblecoAkvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50)2000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR29 R34 R36 R37
SekurecoS18 S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
01 – Risko pri eksplodo02 – Treege brulema
05 – Koroda substanco
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH272, H314, H315, H317, H318, H319, H320, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P220, P221, P260, P262, P264, P273, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P337+313, P353, P360, P363, P370+378, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La Hipoklorita acido estas acido neorganika malforta kies formulo estas HClO.

Ĝi povas esti produktita reakciigante akvon kun Hipoklorita anhidrido laŭ la sekva Kemia reakcio:

Historio

Hipoklorita acido estis malkovrita en 1834 fare de la franca apotekisto Antoine-Jérôme Balard (1802-1876) aldonante, al flakono da klora gaso, diluitan suspension de hidrarga (II) oksido en akvo. Li ankaŭ nomis la acidon kaj ĝiajn kunmetaĵojn.

Malgraŭ la relativa facileco por preparado, estas malfacile konservi stabila solvon de hipoklorita acida. Nur la lastaj jaroj sciencistoj povis kostefike produkti kaj konservi hipokloritan acidan akvon por stabila komerca uzo.

Proprecoj

Ĝi povas esti priskribita kemie kiel oksigen-dependa, tre malstabila kaj tre reaktiva nedisociigita klorojono. Ĉar ĝi estas unu el la plej fortaj hipohalogenitaj acidoj, ĝi ankaŭ estas unu el la plej potencaj oksidantoj inter la klorhavaj oksiacidoj kaj rekte respondecas pri la baktericida ago de kloraj komponaĵoj [Weiss 1989]. Kemie, HClO povas esti akirita per malsamaj metodoj.

La terapiaj uzoj de HClO komenciĝis en la unua mondmilito, kiam la alarma pliiĝo de mortoj pro infektoj en soldatoj kondukis al la serĉo de desinfektaĵo, kiu povus esti aplikita rekte al vundoj, kiu detruus mikroorganismojn kaj iliajn toksinojn, sen damaĝi la normalan histon. En 1915, la ekzamenado de pli ol 200 kunmetaĵoj kun baktericida ago permesis al esploristoj Alexis Carrel kaj Henry Dakin akiri solvon de tamponita natria hipoklorito (konata kiel solvaĵo de Dakin), kiu generis idealajn koncentriĝojn de HClO. Ili traktis vundojn, frakturojn, supurajn artikojn kaj aliajn patologiojn de ĉi tiu ordo, kun grandaj volumoj (1 ĝis 2 litroj/tage) de la bufrita solvo.

Aplikadoj

La utiligo plej komuna de la Hipoklorita acido, pro ĝiaj kvalitoj seninfektigaj devenantaj el ĝia forta tendenco al oksidiĝo, estas tiu de aldonaĵo jen en la nanejaj akvoj jen en la trinkakvoj por mortigi mikroorganismojn eventuale ĉeestajn.

Mineralaj acidoj

Halogenidaj acidoj
HFFluorida acidoHClKlorida acidoHBrBromida acidoHIJodida acido
HFOHipofluorita acidoHClOHipoklorita acidoHBrOHipobromita acidoHIOHipojodita acido
HFO2Fluorita acidoHClO2Klorita acidoHBrO2Bromita acidoHIO2Jodita acido
HFO3Fluorata acidoHClO3Klorata acidoHBrO3Bromata acidoHIO3Jodata acido
HFO4Perfluorata acidoHClO4Perklorata acidoHbrO4Perbromata acidoHIO4Perjodata acido

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj