High Society (filmo)

High Society (Alta Societo) estas usona muzikala komedia filmo de 1956 reĝisorita de Charles Walters kun ĉefaj geaktoroj Bing Crosby, Grace Kelly, kaj Frank Sinatra. La filmo estis produktorita de Sol C. Siegel por Metro-Goldwyn-Mayer, kaj filmita per VistaVision kaj Technicolor, kun muziko kaj vortumado de Cole Porter. Ĝi estis bazita sur la teatraĵo The Philadelphia Story (Filadelfia Historio) de Philip Barry, en kiu estis aktorinta Katharine Hepburn. La scenaro estis verko de John Patrick, kaj laŭ ĝi la filmo temas pri sukcesa populara ĵaz-muzikisto kiu klopodas rekapti la amon de sia eks-edzino, kiu estas edziniĝonta al alia viro. La ĵaz-muzikisto trafas aldonan konkurencon el ĵurnalisto, kiu same enamiĝis de la eks-edzino, kiu tiam devas elekti inter tri tre diferencaj viroj. High Society estis la lasta filma apero de Grace Kelly, antaŭ iĝi edz-princino de Monako.

High Society
filmo
Originala titoloHigh Society
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato1956
Ĝenroromantika komedio, komedio pri ripeta geedziĝo, muzika filmo
KameraadoPaul Vogel
Reĝisoro(j)Charles Walters
Produktisto(j)Sol C. Siegel
ScenaroJohn Patrick
Filmita enLos-Anĝeleso
Loko de rakontoRod-Insulo
Muziko deCole Porter
RolantojBing Crosby • Grace Kelly • Frank Sinatra • Celeste Holm • John Lund • Louis Calhern • Louis Armstrong • Margalo Gillmore • Sidney Blackmer • Barrett Deems • Richard Garrick
Produktinta firmaoMetro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr
Armstrong kaj Kelly ĉe la studio de High Society, el la New York World-Telegram.

Geaktoroj kaj roluloj

  • Bing Crosby kiel C.K. Dexter-Haven
  • Grace Kelly kiel Tracy Samantha Lord
  • Frank Sinatra kiel Macauley "Mike" Connor
  • Celeste Holm kiel Liz Imbrie
  • John Lund kiel George Kittredge
  • Louis Calhern kiel Uncle Willie
  • Sidney Blackmer kiel Seth Lord
  • Louis Armstrong kaj Lia Bando kiel ili mem
  • Margalo Gillmore kiel Mrs. Seth Lord
  • Lydia Reed kiel Caroline Lord
  • Gordon Richards kiel Dexter-Haven's butler
  • Richard Garrick kiel Lords' butler