Heraklito

antaŭsokrata helena filozofo

Heraklito el Efezo, greke Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος (naskiĝis ĉirkaŭ 540 a.K., mortis ĉirkaŭ 480 a.K.) estis greka antaŭsokrata filozofo el Efezo. Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke "ĉio estas fluanta", rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksita kaj stabila. Heraklito klarigas tion per komparo kun la senĉesa fluo de rivero; li diras, ke oni ne povas eniri dufoje en la saman riveron, ĉar, revenante tien, oni tuŝas novajn akvojn. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Li ankaŭ asertas ke tiu senĉesa fluo de la aferoj fariĝas de unu kontraŭo al alia, ekzemple: la nokto sekvas la tagon, la varmo la malvarmon, la seka la malsekan, la ĝojo la malĝojon, la milito la pacon, la juneco la maljunecon, la vivo la morton, kaj inverse. Do la moviĝado estas senĉesa fluo de la kontraŭoj. La harmonio ekzistas ĝuste en tio, en tiu sintezo de la kontraŭoj, en tiu enantioza ekvilibro. Heraklito diras ke Dio estas tiu ekvilibro, li diras: Dio estas tago-nokto, estas vintro-somero, milito-paco, malsato-sato.

Heraklito
Ἡράκλειτος
Persona informo
Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος
Naskonomogreke Ἡράκλειτος
Naskiĝo6-a jarcento a.K.
en Efezo, Antikva Grekio
Morto5-a jarcento a.K.
en Efezo, Antikva Grekio
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perEdemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etnogrekoj vd
Lingvojantikva greka vd
LoĝlokoEfezo vd
ŜtatanecoEfezo
Aĥemenida Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilozofo
verkisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFilozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Heraklito de Efezo
pentrita de Rafaelo Sanzio

Same kiel la filozofoj-miletanoj, Heraklito ankaŭ defendas la ekziston de unu principo kaj asertas, ke ĝi estas la fajro. De la fajro originas ĉiuj aliaj aferoj de la universo. Dio mem estas tiu fajro, moviĝema, kreiva, vivoplena.

Heraklito estis nomata la obskura filozofo, la enigmema pro tio, ke liaj verkoj estas malfacila legaĵo.

En Esperanto

  • Herakleitos: La fragmentoj de Heraklito. El la helena trad. Gerrit Berveling. Breda: VoKo, 1990. 32 p. (VoKo-numeroj; 6).
  • Heraklito la Efezano — Hipoteza rekonstruo de lia libro. André Cherpillod. Courgenard, La Blanchetière, 2019.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj