Hemiona cervo

La Hemiona cervo (Odocoileus hemionus) estas cervo kiu estas indiĝena de okcidenta Nordameriko. Ĝi ricevas ankaŭ la komunan nomon de Mula cervo pro siaj grandaj oreloj kvazaŭ de mulo. Oni supozas, ke estas kelkaj subspecioj, inklude tiun de la Nigravosta cervo.[1][2][3][4][5][6] Malkiel sia kuzo, la Blankavosta cervo, la Mulaj cervoj estas ĝenerale pli asociaj kun la okcidento de la rivero Misuro, aŭ pli specife, kun la regiono de Rokmontaro de Nordameriko. Tiu nearktisa cervo estis ankaŭ enmetita en Kauai (Havajo) kaj Argentino.[2] La plej rimarkindaj diferencoj inter la Blankavosta cervo kaj la Hemiona cervo estas la grando de ties oreloj, la koloro de ties vostoj, kaj la formo de ties kornoj. En multaj kazoj, ankaŭ la korpogrando estas ŝlosila diferenco.

Hemionaj cervoj, masklo kaj ino en Kantono Modoc (Kalifornio).
Distribuada mapo de sep mulcervaj subspecioj, el kiuj la plej etenda estas la Rokmontara mula cervo (O. h. hemionus) kaj pli sude al Meksiko la Dezerta mula cervo (O. h. eremicus).

Subspecioj

  • O. h. californicus
  • O. h. cerrosensis
  • O. h. eremicus
  • O. h. fuliginatus
  • O. h. hemionus
  • O. h. inyoensis
  • O. h. peninsulae
  • O. h. sheldoni
  • O. h. columbianus
  • O. h. sitkensis


Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj