Helena de Konstantinopolo

Flavia Iulia Helena, ankaŭ konata kiel sankta HelenaHelena de Konstantinopolo, (naskiĝis en Trapani, ĉirkaŭ la jaro 250 - m. en Romo, en 329), estis romia imperiestrino kaj sanktulino de la romkatolika kaj ortodoksa eklezioj.

Sankta
Helena de Konstantinopolo
Romia imperiestrino
Sankta Helena apud Konstantino
Sankta Helena apud Konstantino
Persona informo
Φλαβία Ιουλία Ελένη
Naskiĝoĉirkaŭ 250
en Helenopolis
Morto18-an de aŭgusto 330 (0330-08-18)
en Konstantinopolo
TomboKatedralo de Treviro (nekonata valoro–)
Vatikanaj muzeoj (nekonata valoro–)
Laterano (dekjaro de 1100–nekonata valoro)
Mausoleum of Helena (en) Traduki (–dekjaro de 1100) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokristanismo vd
ŜtatanecoRoma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioKonstantena dinastio vd
Patrovd
Edz(in)oKonstancio Ĥloro Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKonstanteno la Granda Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulino
Honorata enortodoksa eklezio, katolika eklezio
Festotagoortodokse 21-a de majo, katolike 18-a de aŭgusto
Atributojimperiestrinaj vestoj, kruco; apud Konstantino
Patronecoarkeologio, konvertiĝo, malfacilaj geedziĝoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Konstancio Ĥloro prenis ŝin kiel konkubinon, poste kiel edzinon kaj pli malfrue li divorcis en 292 por geedziĝi kun la bofilino de Maksimiano, Flavia Maksimiana Teodora. La filo de Helena, Konstantino la 1-a, konvertiĝis en la imperiestro de la Romia Imperio kaj, post lia kroniĝo, ŝi ludis gravan rolon en la imperia kortego. Dum regado de Konstantino ŝi kristaniĝis, kaj influis sian filon favore al kristanismo.

Ŝi estas konsiderata kiel sanktulino de la ortodoksaj kaj romkatolikaj kristanoj, fama pro la pieco kiun ŝi montris. Eŭsebio prenis detalojn de ŝia pilgrimado al Sankta Lando kaj al aliaj provincoj de Mezoriento. Tradicie ŝi estas konata pro la serĉado de la relikvoj de la kruco de Kristo (vidu artikolon Lignum Crucis) kaj pro la serĉado de la restaĵoj de la tri reĝoj, kiuj nuntempe troviĝas en la katedralo de Kolonjo.

Ŝia tago estas festata de la ortodoksa eklezio kune kun Konstantino, la 21-an de majo. La romkatolikoj memorigas ŝin la 18-an de aŭgusto. En la katolika sanktaro ŝi estas sankta patronino de la arkeologio, la konvertiĝo kaj la malfacilaj geedziĝoj.

La kutimaj ikonoj pri ŝi montras romian imperiestrinon, vestitan per riĉaj kostumoj kaj preskaŭ ĉiam portantan la krucon kaj kelkfoje apud ŝi aperas Konstantino.