Heinrich Geißler

Heinrich GEISZLER (naskiĝinta la 26-an de majo 1814 en Neuhaus-Igelshieb, mortinta la 24-an de januaro 1879 en Bonn) estis germana mekanikisto kaj inventisto.

Heinrich Geißler
Persona informo
Johann Heinrich Wilhelm Geißler
Naskiĝo26-an de majo 1814 (1814-05-26)
en Igelshieb
Morto24-an de januaro 1879 (1879-01-24) (64-jaraĝa)
en Bonno
TomboAlter Friedhof Bonn 50° 44′ 07″ Nordo 7° 05′ 27″ Oriento / 50.73524 °N, 7.09085 °O / 50.73524; 7.09085 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoSaksio-Meiningen Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materBonna universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofizikisto
instrumentofaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBonno vd
Verkado
VerkojGeissler tube vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Domo de la gepatroj de Geißler

Vivo

Li trejniĝis en la naskiĝurbeto kiel vitroblovisto kaj dungiĝis poste en Nederlando fare de la registaro en postenoj mekanikaj-sciencaj. En 1854 li fondis en Bonn atelieron por la fabrikado de kemiaj kaj fizikaj aparatoj.

Li estis vera pioniro sur la kampo de fizika mekaniko kaj inventisto grava. Li liveradis al esploristoj la plej bonajn instrumentojn kaj aparatojn. Tre konataj estas la por li nomitaj tubetoj Geißler'sche Röhren, kiuj ebligas la elpensadon de novaj hidrargaj aerpompiloj. Por povi esplori pli bone alkoholajn likvidaĵojn li konstruis vaporomezurilon specialan (Vaporimeter).

Honoroj

En 1868 li nomumiĝis honora doktoro fare de la Universitato de Bonn. En la naskiĝurbeto malfermiĝis muzeo portanta lian nomon. Ankaŭ en Cursdorf oni bone informiĝas pri Geißler ĉe la muzeo pri vitraj aparatoj.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 497, kio legeblas tie ĉi interrete.