Heinrich-Mann-gimnazio (Erfurto)
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium "Zur Himmelspforte" | |
---|---|
Uzata mallongigo | HMG |
Establinto | Urbo Erfurt |
Direktoro | Christiana Berke |
Vicdirektoro | Dorothea Lemke |
Adreso | Gustav-Freytag-Straße 65, 99096 Erfurt (Germanio) |
Dato de fondo | 1844-1885 |
Nombro de lernantoj | ĉ. 570 |
oficiala retejo de la lernejo | |
La lernejo Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium Zur Himmelspforte estas ŝtata gimnazio en Erfurto, Gustav-Freytag-Straße nr 65.
La lernejo apartenis al la plej malnovaj edukejoj de Erfurto. En 1412 donacis la urbo Erfurto al la Amplonianum-kolegieto (fondita samjare fare de Amplonius Rating de Berka) domon nome Porta coeli - Himmelspforte en la Michaelis-strato nr 44. Sekve nomiĝis la instituto Collegium ad portam coeli. En 1424 fariĝis pligrandiĝo kaj solena inaŭguro. Tiu ĉi kolegio estis matematika lernigejo kaj fama per biblioteko kiu ĝis hodiaŭx estas la plej altvalora parto de la universitata biblioteko de Erfurto. Ĉi tiu kolegieto havis en 1480 ĉ. 400 studentojn. Al ili apartenis ankaŭ la juna Martin Luther kiu loĝis tie verŝajne la du unuajn semestrojn (kiam li ankoraŭ ne estis monako).
Ekde 1767 la lernejo translokitis pro kadukiĝo de la konstruaĵo al Markt-strato nr 6, en domon nomitan Alte Hofstatt. La aĝe respektinda konstruaĵo de ĉe Michaelis-strato malkonstruitis en 1785 kaj transdonis sian nomon Himmelspforte al la nova lernejo en Markt-strato. Tiu nomo ĝis hodiaŭ tie videblas. La fokuso de la Amplonianum-kolegieto estis, en la senco de nova vojo - via moderna nehumanisma, kontraŭe al via antiqua. La germana nomo Himmelspforte - pordo al ĉielo restis eĉ post 1816 kiam la universitato malfonditis.
Fondis en 1820 Ephraim Salomon Unger, iama privata docento altlerneja, privatan lernejon en la domo Futterstraße nr 5 (Haus zum goldenen Faß). Tiu lernejo famiĝis ankaŭ ekstere de la urbo. En 1834 ĝi atingis la statuson de Private Realschule. En aprilo 1844 ĝi kunfandiĝis kun la evangelia supera lernejo por knaboj kaj iĝis nehumanisma lernejo kun ses klasŝtupoj translokite en konstruaĵon ĉe Barfüßer-strato nr 22. Sub la estrado de Carl Ferdinand Koch la lernejo gimnaziiĝis. Kreskis la nombro de la lernantoj de 209 al 548 en la 1859-a jaro. La sukceso daŭris kaj ĝi plialtrangiĝis al Lernejo de unua ordo sub la rekta administrado de la Provinzial-Schulkollegium en Magdeburg. En 1870 la lernejo ekrajtis disdoni proprajn abiturientajn ekzamenatestilojn.
En 1885 iĝis la ŝtatanigo de la lernejo sub la nomo Königliches Realgymnasium zu Erfurt. Komisiita estis pri la lernejestrado Friedrich Zange. La lernejo transloĝiĝis al Markt-strato nr 6 kaj adoptis - komence neoficiale - la malnovan nomon Himmelspforte. De 1918-24 regadis Richard Schenk, ekde 1925 Konrad Franke. Pro liaj instigoj la nomo ŝanĝiĝis al Staatliches Realgymnasium zur Himmelspforte. Danke al bonaj rilatoj al la supera kolegiaro en Magdeburg li sukcesis novkonstrui lernejon aliloke. En majo 1928 metitis la fundamenta ŝtono en Gustav-Freytag-strato kaj post 23 monatoj ĉio estis finkonstruita. La kostoj estis de 1,2 mililonoj da markoj.[1] En aprilo 1930 la lernejo translokitis. Hodiaŭ la lernejo estas unu el nur tre en tuta Germanio kiu havas propran lernejan orgenon. En la konstruaĵo en Markt-strato malfermitis lernejo por lernantoj el la plej malriĉaj klasoj.
Post la fondo de GDR la eduksistemo novorganizitis laŭ la socialismaj ideoj. Celo estis malfondi ĉiujn gimnaziojn kaj enkonduki unuecan superan lernejon. Malfermitis en 1950 la tradiciriĉa Konsilantargimnazio en Schiller-strato, kiu mallongan tempon antaŭe ankoraŭ alinomitis Thomas-Müntzer-gimnazio, kaj la restintaj instruistoj eklaboris en la Gustav-Freytag-strato. En la 5.1.1951 malaperis finfine ankaŭ la honorinda nomo Himmelspforte: la lernejo ekde tiam nomitis Heinrich-Mann-Schule, poste Heinrich-Mann-Oberschule. Bazo de edukado estu la socialismo mondkonceptaĉo dum aliaj ideoj subpremitis. En la 20.5.1953 oni perfortis lernantojn subskribi deklaracion taksantan la evangelian ligon Junge Gemeinde kiel kriman organizaĵon! Kelkaj lernejanoj kiuj rifuzis fari tion devis forlasi la lernejon.[2]. En aŭtuno 1961 enkondukitis la instruprogramo de Erweiterte Oberschule - EOS.
Post la Turniĝo la lernejo refaritis gimnazio kun lingva kaj naturscienca branĉoj. En la 1.8.1991 ĝi nomitis Staatliĉches Gymnasium 5, kaj en la 1.3.1993 Heinrich-Mann-Gymnasium.
En 2005 kunfandiĝis la Mann-lernejo kaj la Albert-Einstein-gimnazio kaj la nomo denove iĝis Staatliches Gymnasium 5. En la 13.9.2005 unuanime voĉdonitis por la nomaldono Zur Himmelspforte kaj la definitiva nomo iĝis Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium „Zur Himmelspforte“ Tiuokaze estis solena aranĝo en la aŭlo. Inter la gastoj troviĝis la tiama ĉefurbestro Manfred Ruge kaj multaj aliaj iamaj Ĉielportanoj.
En 2008 jam estiĝis nova kunfandiĝo, nome kun la Buchenberg-gimnazio.
En septembro 2012 startis la german-franca duobla abiturekzameno, la t.n. AbiBac. Ekde 2014/15 eblas por la lernantoj trapasi paralele francan kaj germanan maturiĝekzamenojn permesantajn aliron senbarilan al altlernejoj en Germanlando kiel ankaŭ en Franclando. Por akiri tion oni ofertas dulingvan instruadon de geografio kaj historio. Krom la Humboldt-gimnazio de Vajmaro la Mann-gimnazio en Erfurto estas la unusola en tuta Turingio kun tia ĉi kleriĝvojo.
Ĉe la aranĝo de la fasado en la kadro de la novkonstruo de la lernejo oni decidis starigi skulptaĵon el konka kalkŝtono super la ĉefenirejo. Ĝi faritis fare de Carl Melville, profesoro ĉe la Artmetilernejo de Erfurto montrante du knabojn kiuj simboligu aleogorie la simbiozo de spirita kaj korpa edukado ĉe la lernejo.
Jenas la fokusoj edukaj: