Haveno Dortmund

Haveno Dortmund estas enlanda haveno en la urbodistrikto Centro Norda de la urbo Dortmundo. Ĝi estas konektita kun la Dortmund-Ems-Kanalo kaj trans la Rejn-Herne-Kanalo ankaŭ kun la Rejno. La haveno estas ankaŭ nomdona por la samnoma urboparto en la distrikto.

Haveno Dortmund
riverhaveno
Loko
Lando Germanio
UrboDortmund
Geografia situo, 7° 27′ O (mapo)51.5258333333337.442777777777851° 32′ N, 7° 27′ O (mapo)
Haveno Dortmund (Nordrejn-Vestfalio)
Haveno Dortmund (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Haveno Dortmund

Map

Datenoj
TipoMarhaveno
vdr
Dortmunda haveno kun havenoficejo dum la havenfesto 2004
Transportkestega stacio
Transportkestega haveno kun havenoficejo en la fono
Malnova havenoficejo de Dortmundo

Historio kaj nuntempo

La konstruado de la dortmunda haveno ĉe la Dortmund-Ems-Kanalo komenciĝis en 1895. En 1899 imperiestro Vilhemo la 2-a malfermis la havenon. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj oni elkonstruis la havenon servantan precipe por la transŝarĝo de greno, karbo kaj erco. Oni konstruis pluajn havenbasenojn kaj pliampleksigis la administracian substrukturon. Nun la dortmunda haveno havas kiel plej granda kanalhaveno en Eŭropo 10 havenbasenojn kun bordolongeco de 11 kilometroj. La haveno estas nomdona por la ĉirkaŭa urboparto de la distrikto Urbocentro Norda.

Sian plej grandan ekonomian gravecon havis la haveno post la Dua Mondmilito. En la jaro 1972 ĉi tiu oni transŝarĝis 6,2 milionojn tunojn da varoj. Ankaŭ la pretigo de transportkestega haveno en 1987 tamen ne povis haltigi la klaran malpliiĝon de la transŝarĝo, kiun kaŭzis la ĉeso de karboŝtala industrio en Dortmund. Ankoraŭ en 1997 oni albordigis ĉi tie 2,6 milionojn tunoj ferercon, nun ĉi tiu vargrupo estas plene malaperinta el la dortmunda haveno.

Nun la iama "Akvovojstacio de la Karboŝtala Industrio" fariĝis provizada kaj industria tereno de alta graveco. La transŝarĝo de fererco kaj karbo ja apartenas al la pasinteco, sed nun la haveno certigas la provizosekurecon de la Ruhr-Regiono kun ĝiaj 5 milionoj loĝantoj.

Transportaĵoj

En 2007 oni transŝarĝis en la dortmunda haveno 3,2 milionojn tunojn da varoj. Tio ĉi estas kompare kun 2006 kresko de 7,1 elcentoj. Tiu ĉi kresko estas precipe sukceso de la transportkestega stacio „CTD“, kiu kreskakvante estas uzata. En la jaro 2007 oni transŝarĝis en Dortmund kestegojn kun ŝarĝo de entute 701.000 tunoj. Januaron de 2009 la tria kestegoponto ekfunkciis.

La transŝarĝo sin prezentas jene:

VargrupoKvanto en 2005Kvanto en 2006Kvanto en 2007Kvanto en 2008Kvanto en 2009Kvanto en 2010Kvanto en 2011
Konstrumaterialoj982.000 t934.000 t990.000 t776.000 t649.000 t690.000 t540.200 t
naftoproduktoj621.100 t647.000 t538.000 t570.000 t571.000 t630.000 t566.000 t
fero kaj ŝtalo294.400 t334.000 t401.000 t355.000 t152.000 t147.000 t256.000 t
ferrubo219.800 t216.000 t231.000 t271.000 t189.000 t160.000 t219.000 t
karbo kaj koakso148.000 t272.000 t166.000 t170.000 t88.200 t81.000 t100.100 t
aliaj vargrupoj442 600 t557.000 t701.000 t796.000 t767.700 t810.500 t864.300 t

Fonto: Dortmunder Hafen AG

Pro la kreska kvanto de la "aliaj vargrupoj", kiun entenas la transportkestegan transŝarĝon (transŝarĝita kvanto de la kestegostacio en 2011: 850.500 t), kaj pro la malfermo de meblofabrika stokejo en tuja proksimeco al la haveno oni nun projektas alian stacion.

La urba politiko pripensas ankaŭ pli kaj pli aliuzadon de la haveno. Planata estas la konstruo de jaĥthaveno same kiel la disponigo de altvaloraj libertempumaj kaj loĝaj terenoj ĉe la akvo. Per starigo kaj ampleksigo de havengastejo „Solendo“ ekde la somero de 2005 jam sin prezentas aliuzaj tendencoj laŭ stilo de la enlanda haveno de Duisburg. Loĝareoj jam ekzistis enmeze de la haventereno, sed la loĝdomoj ne plu ekzistas ekde pli ol 60 jaroj.

Arĥitektura monumento Malnova Havenoficejo

Por la inaŭgurado de la dortmunda haveno la 11-an de aŭgusto 1899 fare de imperiestro Vilhelmo la 2-a oni starigis en la haveno la havenoficejon. Laŭ planoj de Friedrich Kullrich oni konstruis sur sesangula projekciaĵo duetaĝan domon kun alta frontoturo, kiu ne hazarde memorigas pri lumturo. Tiun ĉi memorligon fortigas krom la ekstera formo balkono ĉirkaŭanta la turkernon. En la turo oni establis „Imperiestran Ĉambron“, kies ekstera balustrado montras la blazonojn de la urboj Dortmundo kaj Emden, kiujn portas delfinoj.

La ferkrada konstruaĵo origine muntita kiel turkronaĵo estis proksimume 1930 forigata pro kadukeco kaj nur en 1986 anstataŭata per rekonstruaĵo el fajrozinkumita ŝtalo, post kiam la interno de la domo jam en 1982 kaj1983 estis restarigita. La bulo sur la turpinto estas komprenenda kiel horbulo, la pinto servas kiel flagostango. En 1986 oni riparis krom la turkronaĵo ankaŭ la tutan eksteran konstruaĵon.

Ĝis 1962 la Malnova Havenoficejo estis sidejo de la Dortmunda Haveno AS. La domon uzas ekde 2007 la akvopolico kaj ekspozicio pri la temo haveno kaj ŝiptrafiko.

La centran pozicion de la Malnova Havenoficejo en la kanalhaveno akcentas, ke la ponto trans la urba haveno direktiĝas rekten al la turo kaj ke la strato nur mallonge antaŭ la domo flankeniras okcidenten. Pro la altigita konstruloko la nokte prilumata domo estas vaste kaj defore videbla.

La Malnova Havenoficejo, kies malkonstruadon oni jam planis en la 1950-aj jaroj, estas nuntempe unu el la distingiloj de la norda urbocentro de Dortmundo kaj same kiel la Haveno Dortmundo ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Fonto

Iserloh, Ute S.: Der Dortmunder Hafen - Europas größter Kanalhafen. 1-a eldono. J. P. Bachem Verlag, Kolonjo 2005, ISBN 3-7616-1910-3, p. 47.

Eksteraj ligiloj