Napier-Hastingo

urbo en Nov-Zelando
(Alidirektita el Hastings (Nov-Zelando))
176° 51′ 0″ O / 39.58333 °S, 176.85000 °O / -39.58333; 176.85000 (mapo)

Napier-Hastingo estas la ĉefurbo de la Hawke-Golfo Regiono kaj estas la sesa plej granda urbo en Nov-Zelando. Ĝi konsistas el la du ligitaj urboj nome Napier (maorie: Ahuriri) kaj Hastings (maorie: Heretaunga). Malgraŭ la du urboj apartiĝas per la inundejo de la Ngaruroro kaj Tutaekuri Riveroj, ili estas ĝenerale konsideritaj kiel sola ento kaj ekonomie kaj sociale. Tamen, Napier kaj Hastings ankoraŭ ambaŭ havas unikan identecon. Napier estas marborda kaj naŭtika dum Hastings estas interna kaj agrikultura. Aldone, artdekora arkitekturo estas hegemonia en Napier, dum la hispana misia arkitekturo estas hegemonia en Hastings.

Napier-Hastingo
maorie: Heretaunga, angle: Napier-Hastings
urbo
Oficiala nomo: Napier-Hastings Urban Area
alterna nomo: Heretaunga Urbo
ŜtatoNov-Zelando Nov-Zelando
InsuloNorda Insulo
RegionoHawke-Golfo Regiono
SituoHeretaunga Ebenaĵo
 - altecom s. m.
 - koordinatoj39° 35′ 0″ S 176° 51′ 0″ O / 39.58333 °S, 176.85000 °O / -39.58333; 176.85000 (mapo)
Areo5 335 km² (533 500 ha)
Loĝantaro131 000 (2016)
 - de aglomeraĵo139 600
Denseco24,55 loĝ./km²
HorzonoTENZ (UTC+12)
 - somera tempoSTENZ (UTC+13)
Poŝtkodo4120, 4122
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Nov-Zelando
Satalita Bildo de Napier-Hastingo.

Tertremado

Hawke-Golfo estas tre sisme aktiva areo en Nov-Zelando, kaj rezulte Napier-Hastingo suferis multajn grandajn tertremojn en la pasinteco. Pli ol kvindek damaĝaj tertremoj skuis la urbon ekde la brita koloniado en la 1800-aj jaroj. Sube listiĝas la plej gravaj.

DatoLokoRichter-SkaloMalaltecoMortiĝoj
8 julio 184325 km okcidente Tikokino7.612 km2
22 februaro 1863Waipukurau7.525 km
5 oktobro 1911Hastings5.633 km
28 junio 1921Kaweka Forest Park7.080 km
3 februaro 193120 km norde Napier7.820 km256
8 februaro 1931Wairoa6.460 km
13 februaro 193150 km oriente Napier7.330 km
16 septembro 1932Wairoa6.912 km
15 marto 1934Mohaka6.125 km
26 februaro 1940Hastings6.025 km
31 januaro 1958Waipawa6.112 km
5 oktobro 1980Hastings5.730 km
11 aprilo 1993Hastings6.138 km
15 oktobro 2001Hastings5.840 km
25 aŭgusto 2008Hastings5.931 km