Hanumano

hindua dio en la formo de simio

Hanumano aperas en la Ramajano kiel helpanto de princo Ramo. Ramo estas konsiderata kiel avataro de dio Viŝnuo en homa aspekto. Ramo, Hanumano kaj Sito estas ĉefaj figuroj de la antikva eposo Ramajano. Hanumano kiel simia dio, do plua zoomorfa diaro kiel Ganeŝo (kun elefanta vizaĝo), helpas princon en malfacila batalo kontraŭ la dajmono Ravano. La baratanoj markas Hanumanon kiel duondia estulo. Hanumano havas ankaŭ siajn templojn kaj sur kelkaj lokoj en Barato li havas grandegan popularecon. Hanumano naskiĝis en periodo de Treta jugo, do en epoko en hinduisma kalendaro, kiu estis multe pli baldaŭ kiel okazintaĵo en la Mahabarato. Kelkaj hinduismaj fontoj indikas, ke li estas avataro de dio Ŝivo. Tial estas do plene akcepteble adori Hanumanon, do la energion de Ŝivo, kiam Ŝivo estas venanta en aspekto de simio kaj Viŝnuo kiel homo reenkarnigita en princon Ramon.

Hanumano
hindua dio • Characters in the Ramayana • mythological or legendary ape
VerkoRamajano
Informoj
Eble samaSimio Malplenec-Konscia
Seksovira
PatroKesari
PatrinoAnjani
Edzo/EdzinoSuvannamaccha
InfanojMacchanu • Makardhwaja
vdr
Duondio Hanumano helpas Ramon.

Hanumano havis fortan personan rilaton kun barata dio Surjo, kiu post longaj petoj prenis lin kiel sian lernanton. Kiam al Ramo estis forportita Sito, Ramo komencis serĉi - li ne sciis ankoraŭ do, kie ŝi malaperis. Survoje li venis en simian reĝlandon, kies reĝo estis Sugrivo kaj samtempe ankaŭ dio de Surjo. Sugrivo rekomendis al ili Hanumanon kiel helpanton, kiu venas al ili en alivestigo je Brahmano.

Post malvenko de demono Ravano Hanumano foriras reen en Himalajon.

Eksteraj ligiloj