Halachó

Halachó estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Halachó. La komunumo situas en la plej okcidenta parto de Yucatán. La regiono 7 nomiĝas "Litoral Poniente". Ĝi limas al la Meksika Golfo en la nordo, al la subŝtato Campeche en la okcidento kaj al la regiono 6 "Influencia Metropolitana" en la oriento. Krome ĝi havas limon kun la regiono 8 "Sur Poniente" en la sudoriento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31033.

Halachó
municipo de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoMeksiko
ŜtatoYucatán
Poŝtkodo97830–97837
Kodo laŭ INEGI31 033
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroRene Geremias Tun Castillo
Demografio
Loĝantaro18 125
Loĝdenso34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 90° 11′ U (mapo)20.55-90.18333333333320° 33′ N, 90° 11′ U (mapo) [+]
Alto16 m
Areo671,9 km² (67 190 ha)
HorzonoUTC -6
Halachó (Jukatanio)
Halachó (Jukatanio)
DEC
Situo de Halachó
Halachó (Meksiko)
Halachó (Meksiko)
DEC
Situo de Halachó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Halachó Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 7 en Yucatán

Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 18125 loĝantojn. El tiuj estis 9173 viroj kaj 8952 virinoj. La komunumo havas surfacon de 671,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 16 metroj super la marnivelo. Al la komunumo apartenas 18 loĝlokoj. La ĉefaj estas la ĉefurbo Halachó, Cepeda, Cuch Holoch, Siho (San Antonio Siho) kaj Santa María Acu.

Klimato

En la komunumo jare falas averaĝe 50 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 27,2 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 10928 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 8182 scipovis legi kaj skribi kaj 2731 personoj estis analfabetoj. Do 24,99% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 16864 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 10935 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 64,8% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko

Sekve listo de la komunumaj prezidantoj kaj la koncerna regtempo:

Komunuma prezidantoPeriodo
C. Luciano Ruiz P.1941 - 1942
C. Alfredo Abraham1943 - 1944
C. Martin Ruiz Perez1945 - 1946
C. Ancelino Cardenas1947 - 1949
C. Alfredo Abraham1950 - 1952
C. Amilcar Caceres Reyes1953 - 1955
C. Amado Fernández Almeida1956 - 1958
C. Diómedo Ojeda1959 - 1961
C. Pastor Cervera1962 - 1964
C. Hilario Huchim Collí1971 - 1973
C. Miguel Briceño Lara1974 - 1975
C. William Canché Poot1976 - 1978
C. Alberto Collí Mut1979 - 1981
C. Amado Fernández Paredes1982 - 1984
C. Mario Chim Hernández1985 - 1987
C. José Gonzalo Acevedo Cepeda1988 - 1990
C. Melba del Rosario Abraham Hoyos1991 - 1993
C. Pedro Javier Chi Caamal1994 - 1995
C. Amilcar David Ku Castillo1995 - 1998
C. Pedro Javier Chi Caamal1998 - 2001
C. Ricardo Jesús Cauich Perera2001 - 2004
Profr. Rodolfo Abelardo Castillo Huchim2004 - 2007
C. Rene Geremias Tun Castillo2007 - 2010

Eksteraj ligiloj