Hāʾ

litero de la araba alfabeto, respondanta al la Esperanta litero H
hāʾ
IzoliteFineInterneKomence
ه

La hāʾ (arabe ﻫﺎء, hāʾ) estas la dudeksesa litero de la araba alfabeto. En la klasika araba reprezentas la fonemon /h/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon frikativan, glotalan kaj senvoĉan.

En la abjad-numeraloj havas la valoron de 5.[2] Ĝi estas la signo U+0647 en Unikodo.

La kombino de tiu litero kun la du punktoj de la ta' okazigas la kreadon de la ta' marbuta.

Vidu ankaŭ

Referencoj