Gyula Rudnay

Gyula RUDNAY [djula rudnai], hungare Rudnay Gyula estis elstara hungara pentristo, grafikisto, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Gyula Rudnay
Persona informo
Naskiĝo9-an de januaro 1878 (1878-01-09)
en Plešivec
Morto4-an de januaro 1957 (1957-01-04) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 30/2-1-69 Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materArta Universitato Moholy-Nagy (1893–1894) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
grafikartisto
grafikisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Rudnay naskiĝis en la 9-an de januaro 1878 en tiama Pelsőc (nun Plešivec, Slovakio), li mortis en la 4-an de januaro 1957 en Budapeŝto.

Busto pri Gyula Rudnay
Memortabulo pri Rudnay en Baja

Biografio

Gyula Rudnay studis en Hungara Belarta Altlernejo en Budapeŝto inter 18931894, poste ĝis 1902 en Munkeno, sed ĉiusomere li aliĝis al Artistkolonio de Nagybánya. Li vizitis ankaŭ Romon kaj Parizon. Komence de la 20-a jarcento li pentradis en Budapeŝto. Lia ekspozicio en 1918 portis sukcesojn, same en 1924 en Vieno. Ekde 1922 li instruis en la altlernejo, kie li estis rektoro en la studjaro de 1939. En 1947 li fondis artistkolonion en Baja. Post 2 jaroj li ricevis premion Kossuth.

Verkoj (elekto)

  • Ripozanta virino Pihenő nő 1910-aj jaroj
  • Memportreto (tempo nekonata)
  • Strato en Bábony Bábonyi utca, 1942
  • Monteta pejzaĝo Dombos táj, 1941

Elektitaj disĉiploj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio