György Endresz

hungara aviadisto (1893-1932)

ENDRESZ György (endres) estis hungara aviadisto naskita en Perjámos la 6-an de januaro 1893 kaj mortinta en Latina (malnova nomo Littoria) la 21-an de majo 1932.

György Endresz
Persona informo
Naskiĝo6-an de januaro 1893 (1893-01-06)
en Periam
Morto21-an de majo 1932 (1932-05-21) (39-jaraĝa)
en Romo
MortokialoAviadila akcidento Redakti la valoron en Wikidata
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopiloto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

György Endresz partoprenis en la unua mondmilito kiel bivaka aviadisto kaj ricevis plurajn distingojn. Post la milito li estis aviadisto de la Magyar Aero Express, poste de la germanaj uzinoj Junkers, pli poste instruistoficiro de la Magyar Aero Szövetség. Oni petis lin gvidaviadisto por la transoceanflugo en 1930. La aviadilo nomumita „Justice for Hungary” (Justeco por Hungario) la 16-an de julio 1931 dum 25 horoj 40 minutoj el Harbour Grace tra la Oceano Atlantiko flugis ĝis Bicske sen surteriĝo (lia navigaciisto estis Sándor Magyar). Ili ricevis per la flugo la dekmildolaran premion de lordo Rothermere. La 21-an de majo 1932 li flugis kun la navigaciisto Gyula Bitai al kongreso de oceanaviadistoj de Romo kaj la aviadilo kraŝis en la flugkampo de Littoria. Ili ambaŭ mortis.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon