Gusztáv Károly Mailáth

romkatolika episkopo de Transilvanio

MAILÁTH Gusztáv Károly (naskiĝis en Bakóca la 24-an de septembro 1864, mortis en Budapeŝto la 18-an de marto 1940) estis grafo, esperantisto kaj inter 1897 kaj 1936 romkatolika episkopo de Transilvanio.

Gusztáv Károly Mailáth
Persona informo
Naskiĝo24-an de septembro 1864 (1864-09-24)
en Bakóca
Morto18-an de marto 1940 (1940-03-18) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboPreĝejo de Naskiĝo de Maria (1951–)
Regnum Marianum Church (former) (en) Traduki (–1951) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
ŜtatanecoHungario
Reĝlando Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioMajláth vd
PatroGyörgy Mailáth Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojJózsef Mailáth kaj György Mailáth Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokatolika episkopo (1897–)
katolika sacerdoto (1887–)
romkatolika diakono (1887–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Episkopo de Transilvanio
Dum18971936
SekvantoAdolf Vorbuchner
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Li studis juron en Strasburgo, poste en Budapeŝto kaj Vieno teologion. Pli malfrue li estis inspektisto en pastroedukejo de Esztergom, vicparoĥestro en Komárom. En 1897 oni nomumis lin episkopo de Transilvanio. Li faris multe por fondado kaj evoluigo de lernejoj kaj kulturaj institutoj. En 1936 pro sanaj kialoj li retiriĝis el sia episkopa ofico, ricevis titolon de ĉefepiskopo kaj loksidiĝis en Budapeŝto.

En 1924 li donis al pastro Andreo Cseh libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Interalie li ankaŭ estis la protektanto de la Mondjunularo Katolika, en la 1930-aj jaroj ankoraŭ aktiva en 23 landoj, kvankam ĝi jam estis persekutita en pluraj faŝismaj reĝimoj de la epoko, antaŭ ĉio en nazia Germanio.

Bibliografio

  • Bíró Vencel: Székhelyi gr. M. G. K. erdélyi püspök (Kolozsvár, 1940).

Eksteraj ligiloj