Gurzufo
Gurzufo (ruse Гурзуф, ukraine Гурзуф, krime-tatare Gurzuf) estas urbotipa loĝloko en la Jalta municipo (Gurzufa komunumo) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo sur la Suda Bordo de Krimeo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/79/Gurzuf_banner.jpg/775px-Gurzuf_banner.jpg)
Gurzufo | |||
---|---|---|---|
| |||
urbotipa loĝloko en Ukrainio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 (1805) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 34° 17′ O (mapo)44.55277777777834.287544° 33′ N, 34° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 4,9469 km² ( 494 .69 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Gurzufo ruse Гурзуф ukraine Гурзуф krime-tatare Gurzuf | |||
![]() ![]() | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Gurzufa komunumo | ||
Koordinatoj: | , 34° 17′ O (mapo)44.55277777777834.287544° 33′ N, 34° 17′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 8626 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98640-98643 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭaj nomoj: | Gorzovium, Gorzuviti | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Historio
La loĝloko estis fondita supozate en la 4-a jarcento p.K. laŭ la ordono de imperiestro Justiniano la 1-a kiel fortikaĵo. Ekde la 6-a jarcento la fortikaĵo estas menciata en diversaj fontoj sub la nomoj Gorzovium kaj Gorzuviti.
Dum la mezepoko (ĝis la 19-a jarcento) ĉi tie troviĝis negranda vilaĝo, loĝata plejparte dekrime-tataroj. La loĝloko famiĝis pro tio, ke granda rusa poeto Puŝkinvizitis ĝin dum sia vojaĝo en Krimeo.
En la jaro 1926 la loĝloko ricevis la statuson de urbotipa loĝloko kaj ekevoluis kiel kurac-loko.
Geografia situo kaj klimato
Gurzufo situas sur la Suda Bordo de Krimeo en pentrinda amfiteatro demontoj. Oriente la loĝlokon gardas la monto Ajudago (Urso-monto), norde —la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (ĝia Gurzufa altebenaĵo),okcidente — la flanka montoĉeno Avinda. Tra la loĝloko fluas la riveroAvunda. La loĝloko situas 16 kilometrojn for de Jalto (al kiu Gurzufoestas ligita per busa kaj trolebusa trafikoj).
En la maro ĉe la loĝloko staras du rokoj, nomataj Adalaroj, kiujkune kun la monto Ajudago kaj kelkaj surbordaj rokoj formas tre belanpejzaĝon.
La klimato estas subtropika mediterane-tipa, sufiĉe seka kaj varmega. Laaveraĝa aer-temperaturo de januaro: +3°С; de julio: +24,6°С. La averaĝajara kvanto de hidrometeoj — 514 mm.; la kvanto de sun-horoj — 2250 jare.
Ekonomio kaj socia sfero
Gurzufo estas signifa perklimata kurac-loko kaj populara ripoz-loko. Enla loĝloko estas 3 grandaj sanatorioj, vin-produktejo, kelkaj lernejoj.En la loĝloko troviĝas ankaŭ la fama internacia porinfana centro"Arteko", kiu estis la plej populara pionira tendaro de Sovetunio.
Vidindaĵoj
- Restaĵoj de la mezepoka ĝenova fortreso sur la roko Ĝenevez-Kaja".
- Somerdomo de rusa pentristo K. Korovin (kiu ekde la jaro 1947 funkciis kiel ripoz-domo por pentristoj; nun sanatorio).
- Somerdomo kaj muzeeto de granda rusa verkisto A. P. Ĉeĥov.
- La gurzufa parko — monumento de ĝarden-parka arto.
- Domo de M. Rajevskij, en kiu en la jaro 1820 loĝis granda rusa poeto Puŝkin.
- La natura vidindaĵo — la Gurzufa kreko mem, la enmaraj rokoj Adalaroj kaj la monto Ajudago (plej bele la kreko estas vidata de sur la ŝoseo Aluŝto-Jalto ĉe la okcidenta bordo de la kreko).
Bildgalerio
- Gurzufo vintre
- La fontanto "Diino-nokto" en Gurzufo
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |