Guntakal

urbo de Andra-Pradeŝo en Barato

Guntakal (telugue గుంతకల్లు) estas urbego en statuso municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto de Anantapuramu.

Guntakal
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo515801
Demografio
Loĝantaro126 270  (2011) [+]
Loĝdenso3 090 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 77° 23′ O (mapo)15.1777.3815° 10′ N, 77° 23′ O (mapo) [+]
Alto432 m [+]
Areo40,87 km² (4 087 ha) [+]
HorzonoUTC + 05:30
Guntakal (Andra-Pradeŝo)
Guntakal (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Guntakal
Guntakal (Barato)
Guntakal (Barato)
DEC
Situo de Guntakal

Map

vdr
Stacidomo en Guntakal

Demografio

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 126 270 loĝantoj sur areo de 40,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 090 loĝantoj/km². La legopovo estas 75%.

Geografio

Guntakal etendiĝas sur montetaro en alteco de 432 metrojn de la marnivelo. Ballari troviĝas 48, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 50, Adoni (Barato) 51, Anantapuramu 60, Tadipatri 81, Kurnul 102, Nandjan 122, Hajderabado 270, Mumbajo 642, Kolkato 1418, tutlanda ĉefurbo Delhio 1497 kilometrojn (aere) [1].

Historio

Guntakal iĝis signifa fervoja nodo dum dominado de britoj.

Edukado

Guntakal ne havas altlernejon, tamen menciindas la fervoja mezlernejo.

Lingvoj

La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo. La urdua kaj kanara ankaŭ estas vaste parolataj.

Religioj

Preskaŭ 71% de la populacio estas hinduoj, proksimume 25% estas islamanoj.

Klimato

Guntakal situas en semi-arida klimato kun musono kaj la loko apartenas al la plej malvarmaj areoj en suda Barato pro la alteco. La meza jara pluvo estas ĉirkaŭ 550 mm.

Trafiko

Al Guntakal kuras po kvin fervojaj kaj vojaj linioj. La plej proksima flughaveno estas ĉe Ballari.

Vidindaĵoj