Guidobaldo Thun
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Guidobaldo Thun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Guidobald von Thun und Hohenstein | |||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1616 (1616-12-16) en Castelfondo | ||||
Morto | 1-an de junio 1668 (1668-06-01) (51-jaraĝa) en Regensburg | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | ||||
Familio | |||||
Familio | Thun-Hohenstein | ||||
Patro | John Sigismund of Thun-Hohenstein (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto (1645–) ![]() | ||||
| |||||
episkopo de Regensburg ![]() | |||||
Dum | 1666 – | ||||
Princĉefepiskopo de Salcburgo ![]() | |||||
Dum | 1654 – 1668 | ||||
Antaŭulo | Paris von Lodron | ||||
Sekvanto | Max Gandolf von Kuenburg | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Guidobaldo Thun, germane Guidobald von Thun und Hohenstein, (naskiĝinta la 16-an de decembro 1616 en Castelfondo, mortinta la 1-an de junio 1668 en Salcburgo) estis tirola teologo, kardinalo kaj inter 1654 kaj 1668 princo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo.
En 1662 fariĝis li oficiala reprezentanto de la imperiestro je la dieto de Ratisbono, germane Regensburg; de 1666 li ankaŭ episkopis Ratisbone.
Guidobaldon konsekris episkopece en la 3.2.1654 la praga kardinalo Ernst Adalbert von Harrach. La kronikisto kaj privata sekretario Franz Dückher postlasis interesan karakteran priskribon laŭdante lian klerecon, malavarecon kaj diligentecon. Thun la lastajn vivojarojn ŝajne superŝutigis sin per laboro.[1] Ŝatis Thun fortimpreson en ĉio.
Sub lia regado finiĝis la turoj de la katedralo de Salcburgo en ilia nuna formo kaj aldoniĝis la du arkaj irejoj ĉekatedralaj. Ankaŭ la giganta fontano de sur la apudkatedrala placo Residenzplatz estas frukto de lia komisio kaj la ĉe-rokara vintra rajdejo Felsenreitschule. La Salcburgan universitaton li kompletigis per katedro de medicino; li krome ordonis la finfaron de la altlerneja konstruaĵo.
En 1662 Thun iĝis oficiala anstataŭanto de imperiestro Leopoldo la 1-a ĉe dietoj ratisbonaj. Klaras ke de tiam liaj restadoj salcburgaj maloftis. Por li aktivis Salcburge la episkopo de Chiemsee, Franz Vigilius von Spaur.
En al 7.3.1666 Thun estis elektita episkopo de Ratisbono kaj esperis la elektantoj ke la monŝuldoj malkreskos. Fakte Thun rezignis esti salajrita. Jaron pli malfrue li fariĝis kardinalo.
Estis li la unua salcburga ekleziulo portanta la titolon de primaso de Germanujo (primas Germaniae). Tiel nomiĝi li ja rajtis pro la papa legato-digneco kiu aŭtomate estas en kunteksto kun metropolita sidejo. Ĝi garantiis al la salcburga arkiepiskopo elstaran pozicion inter germanaj episkopoj.
Li mortis pro sepso post vunda infekcio pro akcidenteto sur rompiĝanta ponto de Hellbrunn.[2][3] Tombo lia troviĝas en la kripto de la katedralo de Salcburgo.