Guerlesquin

komunumo en Bretonio
03° 35′ 14″ U / 48.51833 °N, 3.58722 °U / 48.51833; -3.58722 (mapo)

Guerlesquin (bretone Gwerleskin) estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère kaj en la regiono Bretonio en Francio.Historie, ĝi apartenas al Tregoro en la regiona natura parko de Armoriko kaj estas klasita urbeto kun karaktero pro sia pasinteco kaj siaj granitaj fasadoj.

Guerlesquin
bretone Gwerleskin
Komunumo
La apelacikortumejo
Blazono
Oficiala nomo: Guerlesquin
ŜtatoFrancio Francio
RegionoBretonio
DepartementoFinistère
ArondismentoMorlaix
KantonoPlouigneau
InterkomunumoKomunumoj de Bécherel
Historia regionoBretona duklando
SituoGuerlesquin
 - koordinatoj48° 31′ 06″ N 03° 35′ 14″ U / 48.51833 °N, 3.58722 °U / 48.51833; -3.58722 (mapo)
Areo21,83 km² (2 183 ha)
Loĝantaro1 371 (2009) [1]
Denseco62,8 loĝ./km²
Dato2001-2014
UrbestroPaul Uguen
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo29650
INSEE29067
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Vikimedia Komunejo: Guerlesquin
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo
Map

Geografio

Demografio

179318001806182118311836184118461851
151712271360139715701726171418421850
185618611866187218761881188618911896
1758 17791817187519011899189817211714
190119061911192119261931193619461954
1744 18511865162016411513143313911218
19621968198219901999200620082009-
1159 127818311627182414763921371-


Lokoj kaj monumentoj

Civila heredaĵo

  • La senjora malliberejo dirata la Présidial (malnova fortikigita pretorejo)

Tiu konstruaĵo estis la malnova senjora malliberejo de la juĝlando de la senjoroj de Guerlesquin.

  • La haloj

Religia heredaĵo

Guerlesquin : la preĝejo, ekstera vido al la tuto
  • La preĝejo Saint-Ténénan

La paroĥa preĝejo estas konsekrita al sankta Ténénan, malfrua kaj malmulte konata bretona sanktulo, kiu tamen estas ankaŭ la patrono de la paroĥaj preĝejoj de La Forest-Landerneau kaj de Plabennec[2]. Li anstataŭis antaŭ la franca revolucio de 1789 sanktan Ener kiel patronon de la paroĥo, pli konata per la nomo sankta Enéour[3].La porĉo nun enhavas la statuojn de la 12 apostoloj, kiuj estis en la malnova kapelo Saint-Ener.

Lokoj

  • La lago de Guic estas ekde 1979 akvorezervejo kreita por la bezonoj de la agraj-nutraj industrioj kia tiu de la entrepreno "Tilly". Tiu lago situas sur la limo inter la departementoj Finistère kaj Côtes-d'Armor.

Malnova kutimo

Dum la pardonprocesio de sankta Ener, oni kuŝigis la infanojn en kavan ŝtonon proksiman de la kapelo kaj nomata « la lito de sankta Ener », aŭ oni kovris, hejme, la infanojn per ĉemizo mergitan en la fontano de la sanktulo, la tuto celis fortigi la infanon kaj ekmarŝigi ĝin pli frue.

Pentraĵoj kaj gravuraĵoj montrantaj Guerlesquin

  • Yvonne Jean-Haffen : Le présidial[4].
  • Yvonne Jean-Haffen : Le présidial (Guerlesquin)[5].
  • Yvonne Jean-Haffen : Fontaine Saint-Tromeur[6].
  • Yvonne Jean-Haffen : Fontaine Saint-Tromeur[7].

Esperanta vivo

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn en 2009 (0,44%)[8].

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo

Bibliografio

  • Le Guirriec (Patrick). france Guerlesquin. Bases des pouvoirs communaux, Baltan (Brasparts), 1989, 168 paĝoj, ISBN 2-905939-15-X

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj