Gruppo Torinese Trasporti

Gruppo Torinese Trasporti (GTT) estas akcia kompanio de la urbo Torino, kontrolita tra la holdingo FCT Holding, koncesiulo de la loka publika transporto en la municipo kaj en la metropola areo de Torino, same kiel la administrado de parkejoj kaj de la pagenda parkado.

Gruppo Torinese Trasporti
GTT
negoco • entrepreno vd
Dum2003 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloATM
Jura formoAkcia kompanio
Fondita1-a de januaro 2003
FondintojATM vd
SidejoTorino
Estr(ar)oAntonio Fenoglio (prezidanto)
Serena Lancione (Ĉefa afergvida oficisto)
Dungitoj4566 (2023)
AgokampoPublika transporto
publika transporto
TTThttps://www.gtt.to.it/
vdr

GTT administras la urban kaj antaŭurban publikan transporton (la tramtransporto en Torino, kun 10 linioj, kaj busreto de 116 linioj), la metroon de Torino kaj 3 fervojajn liniojn (82 km, kaj plie aliajn 24 administritajn por Trenitalia). La metropola areo de Torino ankaŭ estas servita per proksimume 55 eksterurbaj buslinioj, atingante 220 malsamajn municipojn (comuni). GTT ankaŭ administras negravajn servojn, kiel ekzemple la historian tramvojon Sassi-Superga, la lifton de Mole Antonelliana, la urban viziton kaj ankaŭ la turisman navigadon sur rivero Pado.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj