Grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sárospatak)

Grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo en Sárospatak

La paroĥa grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo estas sakrala historia monumento en urbo Sárospatak (Hungario).

Paroĥa grek-katolika preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo
religia konstruaĵo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoSárospatak
Bazaj informoj
Religiokristanismo
provincoBorsod-Abaúj-Zemplén
diocezoMiskolc
dekanujoSátoraljaújhely
paroĥoloke
Arkitektura priskribo
Konstrustilomalfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialoŝtonoj, brikoj
Ligiloj
Adreso3950 Sárospatak, Szent József u. 8
vdr

Historio

Laŭ eklezia fonto la paroĥo estis fondita en 1714, la matrikulaj enskriboj komenciĝis en 1749, la kirko mem estis konstruita 1797. En la sekvaj jarcentoj ĝi estis plurfoje renovigita.

Konstruaĵo

La preĝejo situas en la urbocentro sola en granda korto. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata turo nur iomete reliefas. Meze malsupre situas la ĉefenirejo, sed maldekstre estas ankaŭ alia enirejo, dekstre nur blinda enirejo. Super la ĉefenirejo estas granda fenestro. La navo finiĝas en hufoforma absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, sed same alta. Menciindas, ke tiu kirko laŭ aspekto estas preskaŭ la sama, ol Grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria (Sárospatak).

Kermeso okazas en la 29-an de junio.

Fontoj