Grejerco (distrikto)


La distrikto Grejerco (en la franca lingvo District de la Gruyère; en la germana lingvo Greyerzbezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Ĝi havis 46415 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la urbo Bulle.

Distrikto Grejerco
Blazono de la distrikto Grejerco
Lago de Grejerco vidita de la aŭtovojripozejo La Gruyère
Mapo de la distrikto Grejerco
Distriktoj de Kantono Friburgo
Kantono Friburgo
ĈeflokoBulle
Geografia situo574609 / 161859 (mapo)46.60757.107222222222246° 36′ N, 7° 6′ O; CH1903: 574609 / 161859 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj46415  (2010-12-31)
Areo489,4 km²
Loĝantardenseco94,8 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1003
vdr

Geografio

La distrikto Grejerco situas en sudo de Kantono Friburgo kaj etendiĝas de la Friburga Mezlando tra la Friburgaj Antaŭalpoj ĝis la Alpoj. En la distrikto Grejerco fontas la rivero Sarino, kiu estas barita inter Pont-la-Ville kaj Pont-en-Ogoz al la Lago de Grejerco. La regiono estas fama pro la grejerca fromaĝo, kiu estas ĉefa ingredienco de la fonduo.

Komunumoj de la distrikto Grejerco

La distrikto Grejerco konsistas (stato en 2014) el 25 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Bulle laŭ loĝantaro estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bas-Intyamon111433.312162
Botterens4834.152123
Broc229610.042124
Bulle1894623.872125
Châtel ĉe Montsalvens2462.042128
Corbières4199.602129
Crésuz2951.782130
Echarlens7164.632131
Grandvillard70024.162134
Grejerco178928.382162
Hauteville56310.522137
Haut-Intyamon141560.452121
Jaun68655.212138
La Roche139524.092149
Le Pâquier (FR)10944.492145
Marsens15937.812140
Morlon5902.482143
Pont-en-Ogoz160110.022122
Pont-la-Ville5704.322147
Riaz21537.762148
Sâles139218.792152
Sorens9218.722153
Val-de-Charmey2844112.152163
Vaulruz100610.162155
Vuadens198210.442160
Totale2546415489,411003

Iamaj komunumoj de la distrikto Grejerco

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Cerniat
nun Val-de-Charmey
33233.692126
Charmey
nun Val-de-Charmey
184978.462127

Historio

La Graflando Grejerco jam estis menciita en la 12-a jarcento kaj en la jaro 1555 estis dividita inter Berno kaj Friburgo. Estiĝis el ĝi la Berna Voktejo Saanen kaj la Friburga Voktejo Grejerco, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kaj post ankoraŭ de 1803 ĝis 1814, kiam ĝi estis transformita al la distrikto Grejerco. Ĝian hodiaŭan dimension la distrikto ricevis surbaze de la nova kantona konstitucio de 1848.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj