Granda konĉerto

La granda konĉerto (itale concerto grosso)estis populara formo de baroka muzikoprezentanta ensemblonkaj kutime havanta kvar ĝis ses movimentojn,en kiuj la muzika materialo pasiĝasinter malgranda grupo de solistoj(la solistaro, itale concertino)kaj plena orkestro (itale ripieno).

La formon probable disvolvisĉirkaŭ 1680 Alessandro Stradella,kiu ŝajne verkis la unuan muzikaĵon,en kiu solistaro kaj plena orkestroestas kontraŭigitaj en la tipa maniero,kvankam li ne uzis la terminon "granda konĉerto".La unua granda komponisto de nomataj "grandaj konĉertoj"estis amiko de Stradella, Arcangelo Corelli.Post la morto de Corelli,kolektaĵo de 12 tiaj pecojde li komponitaj eldoniĝis(supozeble, la movimentoj estis elektitajindividue el pli granda verkaro)kaj baldaŭ eksplode disvastiĝis tra Eŭropo,trovante multajn admirantojn kaj imitantojn.Komponistoj kiel Francesco Geminianikaj Giuseppe Torelli verkis konĉertojnen la stilo de Corelli, kaj li havisgrandan influon ankaŭ sur Antonio Vivaldi.

En la tempo de Corelli, du apartaj formojde la granda konĉerto distingiĝis:la "preĝeja konĉerto" (concerto da chiesa)kaj la "ĉambra konĉerto" (concerto da camera)La unua estis pli formala kaj ĝenerale nur alternigislargajn aŭ adaĝajn (malrapidajn) movimentojnkaj alegrajn (rapidajn) movimentojn,sed la dua havis karakteron pli similan al suito,estante enkondukata de preludokaj enhavante multajn dancajn formojnpopularajn en tiu tempo.Tiuj ĉi distingoj poste malklariĝis.

La plej fama konĉerto de Corelliestas disputeble N-ro 8 en G minora,la t.n. Kristnaska konĉerto,kiu finiĝas per furioza alegro kaj tiamalprenas al si ellaseblan pastoralon,kiu devus teorie prezentiĝinur je kristnaska vespero,sed devas en la praktiko ofteprezentiĝi du fojojn eĉ alitempe,pro sia granda populareco.

La solistaro de Corelli konsistisel du violonoj kaj violonĉelo,kaj arĉinstrumenta orkestroservis kiel la plena ensemblo;ambaŭ estis akompanataj de konstanta baso.Ĉi tiun oni kredas plenumatasur orgeno en la tempo de Corelli,aparte en la okazo de preĝejaj konĉertoj,sed en modernaj registraĵoj,plenumoj estas preskaŭ ĉiam klavicenaj.

Aliaj gravaj komponistoj de grandaj konĉertojestis Georg Friedrich Händel,kiu pligrandigis la plenan orkestronper blovinstrumentoj.Kelkaj el la Brandenburgaj konĉertojde Johann Sebastian Bachankaŭ sekvis malstrikte la grandkonĉertan formon,notinde la 2-a konĉerto, kiu havas solistaronel bekfluto, malgranda trumpeto,hobojo, kaj solista violono.

La grandkonĉerta formo ankaŭ spertis limigitan uzonde barokinfluitaj komponistoj el la 20-a jarcento,ekz. Ernest Bloch, Bohuslav Martinů, kajAlfred Schnittke.


Vidu ankaŭ