Govio

Govio[1][2] (de france -govie, germane Gau, malnovaltgermane gouwe, gouwi) estis la nomo de regione limigebla setlejo de ĝermanoj. La vorto ĝis hodiaŭ estas uzata kiel ĝenerala termino de regionoj aŭ administraciaj unuoj. Plej ofte ĝi estas uzata kiel vortero aŭ ŝajnsufikso en geografiaj nomoj, i.a. en:

La distriktoj de la nazia partio NSDAP en la Germana Regno de 1925 ĝis 1945 estis dividitaj en govioj (Gaue) kun goviestro (Gauleiter) ĉe la pinto. Same la administraj distriktoj en la Germana Regno de 1939 ĝis 1945 nomiĝis "regnaj (aŭ imperiaj) govioj" (Reichsgaue). Tiu uzo iom la vorton en la moderna germana lingvouzo, kvankam klaras ke la ĝermanoj de antaŭ kaj post la epoko de la Migrado de nacioj en la 1-a jarmilo ne havis ajnan rilaton al la faŝistoj, kiuj pli ol mil harojn pli poste mise akaparus ilian heredaĵon.

Notoj