Gottlieb Daimler

Gottlieb Wilhelm Daimler (vere Däumler) (naskiĝis la 17-an de marto 1834 en Schorndorf, mortis la 6-an de marto 1900 en Cannstatt (nun kvartalo de Stuttgart) estis pioniro de la aŭtomobilhistorio. Li estis germana inĝeniero, konstruisto kaj industriisto.

Gottlieb Daimler
Persona informo
Naskiĝo17-an de marto 1834 (1834-03-17)
en Schorndorf, Virtembergo,  Germana Federacio
Morto6-an de marto 1900 (1900-03-06) (65-jaraĝa)
en Bad Cannstatt, Virtembergo,  Germana Imperiestra Regno
TomboUff-Kirchhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoVirtembergo Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Stutgarto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oEmma Daimler (en) Traduki
Lina Schwend (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanojPaul Daimler (en) Traduki
 ( Emma Daimler (en) Traduki)
Adolf Daimler (en) Traduki
 ( Emma Daimler (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoinĝeniero
industriisto
inventisto
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La historio de la familio Daimler en Schorndorf estas dokumentita ekde 1660, tiutempe la unua ido de la familio enmigris el la lando Turingio. Ĉi tie la malgranda Daimler’ido pasigis sian junaĝon kiel filo de bakisto, frekventis la mezlernejon kaj lernis unue la metion de pafilfaranto. Poste li laboris en maŝinkonstruado-fabriko en Graffenstaden (Alzaco).

En 1852 li iris al la politeknika lernejo en Stuttgart. Poste li laboris en diversaj fabrikoj, tiam li renkontis Wilhelm Maybach, Nikolaus Otto kaj aliajn. En 1887 Daimler fondis fabrikon en Stuttgart-Bad Cannstatt.

Gottlieb Daimler evoluigis la malpezan rapide kurantan benzinmotoron ĝis ĝenerala uzeblo, speciala en la trafiko. En 1979 la firmo Daimler Benz aĉetis lian naskiĝdomon kaj restaŭris ĝin, nun ĝi servas kiel muzeo kaj seminaridomo de la firmo Mercedes Benz AG (nun Daimler AG).

Vidu ankaŭ