Gorgonzolo

itala fromaĝo

Gorgonzolo (itale Gorgonzola) estas bluŝima fromaĝo el plengrasa bovina lakto el la nordo de Italio kiu jam dum jarcentoj estas farata[1]. La nomo originas de la eponima urbo Gorgonzola.

Gorgonzolo
Gorgonzola
DevenoItalio
Graso26 %
Formocilindra
Pezo12,000 g
Tipobluŝimofromaĝo
Originobovina lakto
Produkta certifikadoprotektita devenonomado
v • d • r

Produktado okazas en la provincoj Bergamo, Brescia, Biella, Como, Cremona, Cuneo, Lecco, Lodi, Milano, Novara, Pavia, Varese, Verbano Cusio Ossola, Vercelli kaj la regiono ĉirkaŭ Casale Monferrato.

Gorgonzolo taŭgas kiel deserto, sed ankaŭ estas uzata kiel ingredienco de spagetoj-saŭco kaj kelkaj picoj. Komparebla fromaĝo estas la angla Blue Stiltony[2].

Imitado de la fromaĝo en la EU estas malpermesata pro la leĝo Protektita Nomo de Origino[3].

Nutra valoro

(averaĝe po 100 gramoj.)

Referencoj

Eksteraj ligiloj