Goodwill Industries

Goodwill Industries International Inc. (Bona volo) estas usona neprofita organizaĵo kiu havigas labortrejnadon, dungoservojn, kaj aliajn komunumecajn programojn por personoj kiuj havas malkapablojn. Aldone, Goodwill Industries povas dungi veteranojn, individuojn kiuj ne havas edukadon aŭ laboresperton, aŭ frontas dungodefiojn. Goodwill estas financata pere de amasa reto de podetalaj vendejoj de reuzeblaj produktoj kiu funkcias same kiel neprofita organizaĵo. La aserto de Goodwill al sia neprofita statuso estas "Kiel unika hibrido nomital sociala entrepreno, ni defias tradiciajn distingojn. Anstataŭ unuopa linio de profito, ni havas trioblan zorgomedion de personoj, planedo, kaj plenumado."[1]

Goodwill Industries
emblemo
organizaĵo
butikĉeno charity shop (en) Traduki
ombrelorganizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1902
Lando(j)Usono vd
SidejoRockville, Usono
RetejoOficiala retejo
Jura formoorganizaĵo laŭ 501(c)
vdr
Sidejo de Goodwill en Brooklyn.

Goodwill funkcias kiel reto de 165 sendependaj, komunumaj organizaĵoj en Venezuelo, Brazilo, Meksiko, Panamo, Urugvajo, Usono, Kanado kaj 8 aliaj landoj. Ĝi malrapide kreskis el sia fondo en 1902 kaj estis unuafoje nomata Goodwill en 1915.[2] En 2014, la organizaĵoj Goodwill generis totalon de 5.37 mil milionoj de usonaj dolaroj de enspezo, 83 procento el kio estis elspezita rekte en programoj. Tiam, la grupo havigis 89 milionojn da totalaj dungaj kaj komunumaj servoj, kun pli ol 26.4 milionoj da personoj zorgataj kaj pli ol 318,000 personoj metitaj rekte en dungado.[3]

La logoo de Goodwill, nome stiligita litero g, similas al rideta vizaĝo. Ĝi estis desegnitaj de Joseph Selame en 1968.[4]

Referencoj

Eksteraj ligiloj