Golam-Ali Hadad-Adel

Golam-Ali HADAD-ADEL (perse غلامعلی حداد عادل, naskiĝis en 1945, Teherano, Irano) — estas irana politikisto kaj sciencisto, la prezidanto de Meĝliso de la 6-an de junio 2004 ĝis la 26-an de majo 2008, ano de la Konsilio pri laŭceleco, tiu de la Konsilio pri la kultura revolucio kaj de la Irana akademio pri persaj lingvo kaj literaturo.

Golam-Ali Hadad-Adel
perse غلامعلی حداد عادل
Persona informo
غلامعلی حداد عادل
Naskiĝo1945
en Teherano, Irano
ReligioŜijaismo
Lingvojpersa vd
ŜtatanecoIrano Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materTeherana universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioSociety of Devotees of the Islamic Revolution (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Golam-Ali Hadad-Adel
Profesio
Okupofizikisto
filozofo
faculty member (en) Traduki
verkisto
tradukisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
5-a la prezidanto de Meĝliso
Dum20042008
AntaŭuloAli Akbar Nateg-Nuri
SekvantoAli Lariĝani
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Golam-Ali Hadad-Adel estis elektita la deputito de la Meĝliso en 2000 kaj 2004, ĉe tio li iĝis la unua laika prezidanto de tiu post irana revolucio de 1979.

Li doktoriĝis pri filozofio en Teherana universitato en 1975 kaj ankaŭ bakalaŭrigis kaj magistriĝis pri fiziko respektive en Tehrana kaj Ŝiraza universitatoj. Por diversaj tempoj Hadad-Adel okupis postenojn la vic-ministro pri kulturo, la vic-ministro pri edukado, la prezidanto de la Irana akademio pri persaj lingvo kaj literaturo. Li estas aŭtoro de kelkaj libroj pri islamo kaj tiu de multaj artikoloj.

Lia filino estas la edzino de Moĝtaba Ĥamenei, la filo de Ali Ĥamenei, la plej Supera Gvidanto de Irano

Verkoj

Studaĵoj

    • Farhang-e Berahnegi va Berahnegi-e Farhangi (La kulturo de nudeco kaj la nudeco de kulturo). Soroush, Tehran, 1980, tradukita al urdu, araba kaj turka.
    • Haj: Namaaz-e Bozorg (Haĝo: la granda preĝo), Sana, Tehran, 2000.
    • Daaneŝnaame-je Jahaan-e Eslam (La enciklopedio de la islama mondo). Islamic Encyclopedia Foundation, Volumoj 2-6 (kiel la redaktoro), 1996-2001.
    • Tekstolibroj pri sociologio, socia scienco, civilaj studioj kaj Korano por altaj kaj gvidaj lernejoj.

Tradukoj

    • Tamhidaat: Moghaddame-i baraaje har Maa-ba'd-ot-tabi'e-je Aajande ke be onvaan-e jek Elm Arze Ŝavad, la traduko de Fundamentoj por ĉia estonta mentafiziko de Immanuel Kant «Prolegomena to any Future Metaphysics», Iran University Press, Tehran, 1988.
    • Nazarije-je Ma'refat dar Falsafe-je Kaant, la traduko de «Kanta teorio pri scio» de Justus Hartnack, Fekr-e Rooz, Tehran, 2000.

Referencoj