Gliese 876

Gliese 876 estas ruĝa nano je proksimume 15 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Akvisto. Je 2011, estis konfirmitaj kvar ekstersunsistemaj planedoj ĉirkaŭ ĝi. Du el la planedoj estas similaj al Jupitero, alia ŝajne estas pli simila al malgranda Neptuno aŭ al granda tereca planedo kaj la alia havas pli malpli la mason el Urano.

Distanco kaj videbleco

Gliese 876 situas proksime de nia Sunsistemo. Laŭ la astrometriaj mezuroj faritaj de la satelito Hipparcos, la stelo havas paralakson de 212,59 minutoj de arko,[1] kio signifas distanco de 4,70 parsekoj (15,3 lumjaroj). Malgraŭ ĝia proksimeco al laTero, la stelo estas tiom malhela ke ĝi ne estas videbla nudokule kaj nur povas esti vidita per teleskopo.

Stelo

Kiel ĉiuj la ruĝaj nanoj, Gliese 876 estas multe malpli masa ol la Suno: kalkuloj sugestas ke ĝi havas nur 32% M.[2] La surfaca temperaturo de Gliese 876 estas pli malgranda ol tiu de la Suna kaj ankaŭ havas pli malgrandan radiuson.[3] Pro tiuj kialoj la stelo nur havas 1,24% L, plejparte laŭ la infraruĝa parto de la spektro.

La kalkulo de la aĝo kaj metaleco de malvarmaj steloj estas malfacila pro la formiĝo de duatomaj molekuloj en iliaj atmosferoj, kio rezultas en tre kompleksa spektro. Oni taksas ke la metaleco de Gliese 876 estas iome pli malgranda ol tiu de la Suno (proksimume 75% el fera kvanto).[4] Laŭ ĝia kromosfera aktiveco oni taksas ĝia aĝo je 6,52 aŭ 9,9 mil milionoj da jaroj.[5]

Kiel multaj malpezaj steloj, Gliese 876 estas varianta stelo. Ĝia nomo laŭ la nomenklaturo de variantaj steloj estas IL Aquarii. Ĝia brileco estas proksimume 0,04.[6] Gliese 876 elsendas X-radiadon.[7]

Planeda sistemo

La 23-an de junio 1998 estis anoncita la malkovro de planedo ĉirkaŭ Gliese 876 de du sendependaj skipoj gviditaj de Geoffrey Marcy[2] kaj Xavier Delfosse.[8] La planedo estis nomita Gliese 876 b kaj estis detektita per radiala rapido. La planedo, proksimume duoble pli masa ol Jupitero, faras kompletan rivoluon ĉirkaŭ sia stelo post 61 tagoj, je distanco de nur 0,208 AU, malpli ol la distanco de Merkuro al la Suno.[9]

Artista bildo de la plej ekstera planedo, Gliese 876 b.

La 4-an de aprilo 2001, estis detektita dua planedo kun orbito pli interna ol la unua planedo malkovrita.[10] La planedo, de 0,62 Jupiter-masoj, estis nomata Gliese 876 c kaj troviĝas en orbita resonanco 1:2 kun la plej ekstera planedo, kun orbita period de 30,340 tagoj. Ĉi tiu rilato inter la orbitaj periodoj de la plendoj konfuzigis la astronomojn, kiuj kredis ke la discentreco de la ekstera planedo estis pli granda ol ĝi vere estas. Eugenio Rivera kaj J. Lissauer malkovris ke ambaŭ planedoj suferas grandan gravitan interagojn, provokante ke ĝiaj orbitaj elementoj ŝanĝiĝus senĉese.[11]

La du Jupiter-masaj planedoj ĉirkaŭ Gliese 876 troviĝas en la enloĝebla zono (HZ) de la stelo, kiu etendiĝas de 0,116 ĝis 0,227 AU el la stelo.[12]

Artista bildo de la plej interna planedo, Gliese 876 d.

La 13-an de junio 2005, observoj faritaj de la skipo gvidita de Rivera rivelis la ekziston de tri planedo en la sistemo, inter la orbitoj de la du Jupiter-masaj planedoj.[13] La planedo, nomata Gliese 876 d, havas minimuman mason de nur 5,88 termasoj kaj eble ĝi estas tersimila planedo.

En januaro 2009, estis kalkulita la klinangulo inter la planedoj b kaj c uzante astrometriajn mezurojn kaj la datumojn de la radiala rapido. Astronomoj kalkulis ke ili estas preskaŭ samebenaj, kun klinangulo de nur 5,0° inter iliaj orbitaj ebenoj.[14] Ĉi tiu angulo estas simila al la angulo inter la orbitoj de Marso kaj Merkuro (proksimume 7°). Postaj mezuroj pligrandigis tiun valoron.[15]

La 23-an de junio 2010 estis anoncita la malkovro de kvara planedo (nomata Gliese e) je Lapalace-resonanco 1:2:4 kun Gliese 876 b kaj c. Ĉi tiu estas la dua kazo pri Lapalace-resonanco, post tiu de la Jupiteraj satelitoj Ganimedo, Eŭropo kaj Iono. Ĉi tiu malkovro permesis precizigi la datumojn pri la aliaj tri planedoj. Numera integrado indikas ke la samebena modelo por kvar planedoj estas stabile dum almenaŭ mil milionoj da jaroj.[16]

ObjektoMasoGranda duonakso
(AU)
Orbita periodo
(tagoj)
Discentreco
d6,83 ± 0,40 M0,02080665 ± 0,000000151,937780 ± 0,0000200,207 ± 0,055
c0,7142 ± 0,0039 MJ0,129590 ± 0,00002430,0081 ± 0,00820,25591 ± 0,00093
b2,2756 ± 0,0045 MJ0,208317 ± 0,00002061,1166 ± 0,00860,0324 ± 0,0013
e14,6 ± 1.7 M0,3343 ± 0,0013124,26 ± 0,700,055 ± 0,012

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj