Gliese 581 e

Gliese 581 eGl 581 e estas la kvara ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ Gliese 581, ruĝa nano je 20,5 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Pesilo.

Gliese 581 e
ekstersunsistema planedostelo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo
Eblaj grandoj de Gliese 581 e, depende de sia konsisto, rilate al la Tero
Gepatra stelo
SteloGliese 581
SpektroklasoM3V
KonstelacioPesilo
Rekta ascensio (α)15h 19m 26s
Deklinacio (δ)−07° 43′ 20″
Ŝajna magnitudo (mV)10,55
Distanco20,3 ± 0,3 lj
Maso0,31 M
Radiuso0,29 R
Temperaturo3480 ± 48 K
Metaleco [Fe/H]-0,33 ± 0,12
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a)0,03[1] AU
Discentreco (e)0[1]
Orbita periodo (P)3,14942 ± 0,00045[1] tagoj
Tempo de la periastro (T0)2.454.716,80 ± 0,01[1] Juliaj tagoj
Klinangulo (i)≥30º [1]
Duon-amplitudo (K)1,85 ± 0,23[1] m/s
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
1,94[1] M
Informo pri malkovro
Dato21-a de aprilo 2009
MalkovristojMayor et al.
MetodoRadiala rapido
LokoObservatorio La Silla, Ĉilio Ĉilio
SituacioAntaŭpublikigita
v • d • r

La planedo estis malkovrita el la Observatorio de Ĝenevo de skipo gvidita de Michel Mayor, per la instrumento HARPS ĉe la Observatorio La Silla, Ĉilio. La malkovro estis anoncita la 21-an de aprilo 2009.[1]

Kun minimuma maso de 1,9 Termasoj, ĝi estas, je 2010, la plej malgranda ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ normala stelo. Je nur 0,03 AU de sia stelo, ĝi orbitas ekster la enloĝebla zono. Tre eble ne havas atmosferon pro la grandaj temperaturo kaj radiado kiujn ĝi suferas. El la planedo, la stelo ŝajnas 10oble pli granda ol la Suno el la Tero, kaj brilas 4oble pli. Kvankam sciencistoj kredas ke ĝi havas rokan surfacon simila al tiu de la Tero, ili ankaŭ kredas ke la planedo suferas intensan tajdan varmigon simila (aŭ eĉ pli inatensa) al kiu suferas la satelito de Jupitero Iono.[2] Gliese 581e faras kompletan orbiton post 3,15 tagoj.[1][3][4] La planedo konsideratas supertero.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj