Gliese 581

stelo

Gliese 581 estas ruĝa nano de spektroklaso M3V, kiu lokiĝas je 20,3 lumjaroj for de la Tero en la konstelacio Pesilo. Ĝia maso estas proksimume 1/3 M, kaj ĝi estas la 89-a plej proksima stelsistemo al la Suno. Observoj sugestas, ke la stelo havas almenaŭ ses planedojn: Gliese 581 e, b, c, g, d kaj f.[7][8] Rimarkinde, planedo g ŝajne troviĝas meze en la enloĝebla zono,[8][9] kaj ŝajne estas tajde ŝlosita.[8]

Gliese 581

{{{Bildo-priskribo}}}

ruĝa nano • varia stelo de tipo BY de Drako • stelo de granda propra movo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • rotacia varia stelo
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
SpecoRuĝa nano
SpektroklasoM3V[1]
Rektascensio15h 19m 26.8250s [2]
Deklinacio−07° 43′ 20,209″ [2]
Distanco20,3 ± 0,3 lj
Fota magnitudo (B)
Videbla magnitudo (V)10,56 – 10,58
KonstelacioPesilo
Radia rapido−9,5 ± 0,5[2] m/s
Moviĝo:
 je rektascensio−1233,51[3]
 je deklinacio−94,52[3]
Paralakso160,91
Fizikaj propraĵoj
Maso0,31[4]
Radiuso0,29[1]
Absoluta magnitudo (V)11,6
Lumeco0,013[1]
Surfaca temperaturo3480 ± 48[5] K
Kvanto de pezaj elementoj−0,33 ± 0,12[5]
Aĝo7-11 x 1011 [4][6] jaroj
Propraĵoj
Listo de steloj
vdr

La sistemo kaptis la atenton de la astronomia komunumo post la malkovro de Gliese 581 c en 2007, la unua malmasa ekstersunsistema planedo malkovrita ene de la enloĝebla zono de sia stelo. Laŭ esploroj bazitaj sur la modeloj pri klimato sur la Tero, Gliese 581 c havus forcejan efikon, kaj do tre eble ne estas loĝebla. Tamen, la pli ekstera planedo Gliese 581 d, poste malkovrita, ja lokiĝas ene de la enloĝebla zono. Krome, dum aprilo 2009 estis malkovrita nova planedo, Gliese 581 e,[7] ĝis nun la plej simila planedo al Tero laŭ maso.

Stelo

La nomo Gliese 581 estas la nomo de ĉi tiu stelo laŭ la Katalogo Gliese de proksimaj steloj. Aliaj nomoj uzataj por ĉi tiu stelo estas BD-07° 4003 (laŭ la katalogo Bonner Durchmusterung) kaj HO Librae (laŭ nomenklaturo de variaj steloj). Ĝi ne havas propran nomon kiel SiriusProcyon.[2][10] Ĝi estas ruĝa nano de spektroklaso M3V, je 20,3 lumjaroj for de la Tero. Ĝi troviĝas du grandojn norde de Beta Librae, la plej brila stelo en la konstelacio Pesilo. Ĝia maso estas proksimume 1/3 M, kaj estas la 87-a plej proksima stelsistemo al la Suno.[11]

Grandoj de la Suno (maldekstre) kaj Gliese 581 (dekstre).

Nanostelo de klaso M, kiel Gliese 581, estas multe malpli masa ol la Suno, tial ĝi fuzias hidrogenon multe pli malrapide ol la Suno. De la ŝajna magnitudo kaj distanco, oni taksas ke ĝia temperaturo estas 3200 K kaj videbla lumeco de nur 0.2% de tiu de la Suno.[12] Tamen, la ruĝaj nanoj, kiel Gliese 581, radiadas ĉefe laŭ infraruĝa parto de la spektro, kies maksimuma elsendo okazas je ondolongo de 830 nanometroj (kalkulita laŭ la leĝo de Wien pri ŝoviĝo, kiu supozas ke stelo radiadas kiel nigra korpo), kaj do la entuta lumeco povas esti pli granda.[13] (Kompare, la maksimuma elsendo de la Suno okazas je 530 nanometroj, meze de la por ni videbla parto de la spektro). Kiam oni kalkulas je la tuta spektro (ne nur la parto videbla de homoj), ĉi tiu stelo havas absolutan magnitudon de 1,3% L.[1][12] Planedo devus esti multe pli proksime al sia stelo por ricevi similan kvanton da energio ol tiom kiom ricevas la Tero. Tia zono, kie la planedo ricevas similan kvanton da energio ol la Tero, estas nomata enloĝebla zono. La etendiĝo de tiu zono estas alia je ĉiu planeda sistemo.[14] Gliese 581 ŝajne estas tro maso por esti flagra stelo, kio faciligus la eblan ekziston de vivo.[15] Gliese 581 ne elsendas X-radiadon.[16]

Planeda sistemo

La planeda sistemo Gliese 581.
ObjektoMasoGranda duonakso
(AU)
Orbita periodo
(tagoj)
Discentreco
e3,1 ≥ m ≥ 1,94 M0,033,14942 ± 0,000450
b30,4 ≥ m ≥ 15,65 M0,045,36874 ± 0,000190
c10,4 ≥ m ≥ 5,36 M0,0712,9292 ± 0,00470,17 ± 0,07
d13,8 ≥ m ≥ 7,09 M0,2266,80 ± 0,140,38 ± 0,09

Astronomoj malkovris almenaŭ kvar planedojn ĉirkaŭ Gliese 581. Gliese 581 b, proksimume samgranda kiel Neptuno, estis malkovrita dum aŭgusto 2005. Ĉi tiu interna planedo estas almenaŭ 16oble pli masa ol la Tero kaj ĝia orbita periodo estas nur 5,4 tagoj.[1]

Alia planedo, Gliese 581 c, estis malkovrita dum aprilo 2007.[17] Astronomoj kredas, ke Gliese 581 c estas roka planedo kun radiuso 1,5oble pli granda ol tiu de la Tero.[17] Astronomoj ne kapablis kalkuli la radiuson de la planedo, ĉar ĝi ne tranzitas sian stelon. Kun minimuma maso de proksimume kvin Termasoj —aŭ triono de la maso de Neptuno—Gliese 581 c orbitas ĝuste en la enloĝebla zono de sia stelo.[18] Ĝi estas unu el la plej malmasaj planedoj malkovritaj en la enloĝebla zono de alia stelo, kaj estis la unua kandidato por teni vivon.[19] La averaĝan nigrakorpan surfacan temperaturon oni taksas je −3 °C (por albedo simila al tiu de Venuso) kaj 40 °C (por albedo simila al tiu de la Tero),[17] tamen, la temperaturo povus esti multe pli alta (proksimume 500 °C) por forceja efiko simila al tiu de Venuso.[20] Iuj astronomoj kredas ke en la sistemo okazis planeda migrado kaj ke Gliese 581 c povintus formiĝi ekster la frostiga linio, kun konsisto simila al glaciecaj astroj kiel Ganimedo. Gliese 581 c faras kompletan rivoluon post 13 tagoj.[17]

Observoj de la stelo rivelis trian planedon, Gliese 581 d, 7oble pli masa ol la Tero kaj kun orbita periodo de 66,8 tagoj.[12][21][22] Ĝi ankaŭ orbitas en la enloĝebla zono kaj do, ankaŭ estas kandidato teni vivon sur ĝi.[7][20]

La malkovron de kvara planedo, Gliese 581 e, oni anoncis la 21-an de aprilo, 2009. Ĉi tiu planedo, kun minimuma maso de 1,9 termasoj, estas nuntempe la plej malpeza ekstersunsistema planedo ĉirkaŭ normala stelo. Ĝia orbita periodo estas 3,15 tagoj.[7][22]

Dinamikaj simuladoj de la sistemo Gliese 581, supozante ke la orbitoj estas samebenaj, montras, ke la sistemo fariĝas nestabila se iu el la komponantoj estas 1,6 – 2 oble pli masa ol ĝia minimuma maso. La supra limo por tiu similado estas 3,1, 30,4, 10,4 kaj 13,8 Termasoj por la planedoj e, b, c kaj d respektive.[7]

Mesaĝo el la Tero

Dum oktobro 2008, membroj el retpaĝaro Bebo elsendis Mesaĝon el la Tero, altpovuma elsendo al Gliese 581 c, uzante la radioteleskopon RT-70, kiu apartenas al la National Space Agency of Ukraine. Ĉi tiu elsendo atingos la sistemon Gliese 581 dum 2029; kaj la plej rapida ebla respondo atingus la Teron dum 2049.[23]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj