Girasole

komunumo de Italio en Sardio

Griasole [ĝiraSOle] - jen itale, sarde Gelisuli - estas komunumo de Italio. La itala nomo signifas "sunfloro". Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Girasole estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Girasole ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 350 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sankta Antioĥo de Sulcis kaj la tielnomata madono de Monserrato, kies memortagoj sekve estas la komunumaj festotagoj.

Girasole · Gelisuli
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Sardio
ProvincoOG Ogliastra
Geografia situo, 9° 40′ O (mapo)39.959.666666666666739° 57′ N, 9° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo10 m
Areo12,98 km²
Loĝantaro1350 (2023)
Loĝdenso103 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojLotzorai, Tortolì kaj Villagrande Strisaili
PatronoSankta Antioĥo
Nomo de loĝantojgirasolesi (itale) aŭ gelisulesus (sarde)
Poŝtkodo08040
Imposta kodoE049
Kodo laŭ ISTAT091031
Telefona prefikso0782
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Najbaraj komunumoj estas Lotzorai, Tortolì kaj Villagrande Strisaili.

Ĝi situas 2 km de la Tirena Maro, 5 km de la haveno de Arbatax (Arbatassa, parto de Tortolì) kaj 6 km de la flughaveno Tortolì-Arbatax. Norde la centron de la loĝloko limigas la samnoma rivero Girasole (sarde S'arenàda).

Tuj oriente de la komunumocentro situas la la apudmarborda laguno Stagno di Tortolì, kie interalie por homa manĝado kultiviĝas kaj kolektiĝas moluskoj de la klaso duvalvuloj.

Eksteraj ligiloj

la apudmarborda laguno Stagno di Tortolì