Giovanni di Bicci de' Medici

Giovanni di Bicci de' Medici (n. en 1360 - m. en februaro 1429) estis la fondinto de la fama kaj potenca dinastio de la Mediĉoj en Florenco, kaj fondinto de la banko Mediĉo. Li estis la patro de Kosimo de Mediĉo (Pater Patriae) kaj la praavo de Lorenzo de Mediĉo.

Giovanni di Bicci de' Medici
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 1359 (1359-11-30)
en Florenco
Morto20-an de februaro 1429 (1429-02-20) (69-jaraĝa)
en Florenco
TomboSagrestia Vecchia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroAverardo de' Medici (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoJacopa Spini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oPiccarda Bueri (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanojKosimo de Mediĉo, Lorenzo the Elder (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
ParencojVieri de' Medici (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupobankisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Giovanni de Bicci de Medici naskiĝis en Florenco. Li estis la filo de Averardo de' Medici. Kvankam li estas rigardita kiel la fondinto de la riĉa mediĉa dinastio, li ne devenis de riĉa familio. La malmulta mono lasita de lia patro estis dividita inter lia vidvino kaj kvin filoj, tiel ke Giovanni ricevis nur malgrandan heredaĵon.

Giovanni ne vere interesiĝis pri politiko, krom se la diskutitaj aferoj temis pri li aŭ lia banko. En 1410, meze de la granda okcidenta skismo, Giovanni sukcese prognozis la revenon de la papo al Romo : rekompencante Giovanni pro lia subteno, postaj papoj plejofte elektis lian bankon por zorgi pri la papa buĝeto.