Gina Carano

Gina Joy CARANO (16-an de aprilo 1982 en Teksaso) estas usona aktorino kaj iama MMA-batalistino.

Gina Carano
Persona informo
NaskonomoGina Joy Carano
Naskiĝo16-an de aprilo 1982 (1982-04-16) (42-jaraĝa)
en Dallas
Lingvojusona anglaangla vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Nevado ĉe Reno
Universitato de Nevado ĉe Las Vegas Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroGlenn Carano (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoConviction • Crush vd
Okupoaktoro
piedbatoboksisto
tajboksisto
modelo
voĉaktoro
miksbatalartisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojHaywire vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Gina Carano (2009)

Biografio

Carano naskiĝis en Kantono Dallas (Teksaso) kiel filino de futbala ludisto Glenn Carano. Ŝi havas du fratinojn. Ŝi studis psiĥologion en University of Nevada en Reno.

Carano alvenis al MMA tra taja bokso, ŝia unua batalo okazis ĉe batalorganizanto EliteXC, la 10-an de junio 2006 en Las Vegas. Ĝis oktobro de 2008 sekvis ses bataloj, en kiuj ŝi venkis ĝis kiam en aŭgusto de 2009 malvenkis en la ĉefbatalo de Strikeforce-organizado Carano vs. Cyborg.

Ŝia aktorada debuto okazis en 2009 en roleto de la filmo Blood and Bone. En la filmo Haywire de reĝisoro Steven Soderbergh, en 2012, ŝi ludis ŝian unuan ĉefrolon.

Filmografio

  • 2009: Blood and Bone
  • 2012: Haywire