Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke)

Gilbert de Clare (n. ĉirkaŭ 1100, m. la 6-an de januaro 1148) estis la unua grafo de Pembrokeshire, Kimrio.

Gilbert de Clare
Persona informo
Naskiĝoĉirkaŭ 1100
en Tonbridge
Morto6-an de januaro 1148 (1148-01-06)
ŜtatanecoReĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroGilbert Fitz Richard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAlice de Clermont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojRohese de Clare, Richard Fitz Gilbert de Clare (en) Traduki kaj Baldwin of Clare (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oIsabel de Beaumont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojRichard de Clare, Basilea de Clare (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomilitisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li estis filo de Gilbert FitzRichard (grafo de Clare) kaj Alica (aŭ Adeliza) de Claremont. De siaj onkloj Roĝero kaj Valtero li heredis bienojn en Normandio kaj Kimrio. En 1138 reĝo Stefano (Anglio) donis al li la titolon grafo de Pembroke; li ricevis ankaŭ Kastelon Pevensey, Sussex, kie li kutimis loĝi en ĉambro super la halego de kie eblis trarigardi la tutan ĉirkaŭan regionon.

Post Stefano malvenkis ĉe Lincoln en 1141, Gilbert de Clare aliĝis al Matilda kiam tiu regajnis Londonon, sed malfrue de 1141 li ĉeestis la kronadon de Stefano ĉe Canterbury, Kent. Li partoprenis komploton kontraŭ Stefano estrata de Gotfredo la 5-a (Anĵuo) (edzo de Matilda), sed, post kiam tio malsukcesis, li reamikiĝis al la reĝo kaj subtenis lin dum lia 1142-a sieĝo de Oksfordo.

En 1147 li ribelis kontraŭ Stefano ĉar tiu rifuzis doni al li kastelojn ceditajn de lia nevo Gilbert (2-a grafo de Hertford). Tuj Stefano marŝis kontraŭ li kaj li nur malfacile eskapis. Ŝajne li reamikiĝis al Stefano antaŭ sia morto la sekvantan jaron.

Edzino kaj idoj

Ĉirkaŭ 1130 Gilbert edziĝis al Isabel de Beaumont (ĉ. 1002 - ĉirkaŭ 1172), kiu estis filino de Robert de Beaumont (1-a grafo de Leicester) kaj antaŭa amatino de Henriko la 1-a (Anglio). Ili havis kvar idojn: