Gershon Kingsley

Gershon KINGSLEY (denaske Götz Gustav Ksinski; 28-a de oktobro 1922 - 10-a de decembro 2019) estis nuntempa german-usona komponisto,[1] pioniro de elektronika muziko kaj de Moog-sintezilo, partnero de la elektronikmuzika duopo Perrey kaj Kingsley, fondinto de First Moog Quartet, kaj verkisto de rok-inspiritaj komponaĵoj por judaj religiaj ceremonioj. Kingsley estas plej bone konata pro sia influa elektronika instrumenta komponaĵo "Popcorn" de 1969.[1]

Gershon Kingsley
Persona informo
NaskonomoGötz Gustav Ksinski
Aliaj nomojGershon Kingsley
Naskiĝo28-an de oktobro 1922 (1922-10-28)
en Bochum
Morto10-an de decembro 2019 (2019-12-10) (97-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvojgermanaangla
ŜtatanecoGermanio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
dirigento
kantoverkisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojPopcorn
TTT
Retejohttp://www.gershonkingsley.com/index.html
vdr

Kingsley dirigentis kaj aranĝis multajn Broadvejajn muzikalojn,[2] kaj komponis por kinarto, por televidaj programoj[3] kaj por reklamaĵoj[4]. Liaj komponoj estas eklektismaj kaj varias inter avangardaj kaj popmuzikaj stiloj. Kingsley ankaŭ komponas verkojn de ĉambra muziko kaj lia pli ĵusa opero, nome Raoul, estis premierita en Bremeno, Germanio en 2008[5]. Lia verko estis agnoskita per nomumo al Premio Tony pro plej bona dirigento kaj reĝisoro de muzikaloj,[6] du premioj Clio pro sia laboro en reklammuziko, kaj premio por la dumviva atingo el la Bob Moog Fondaĵo[7].

Notoj