Georgo la Longbraka

Granda Princo de Kievo (1095–1157)

Georgo la Longbraka (ruse Юрий Долгорукий (Jurij Dolgorukij); 1090-aj jaroj15-a de majo 1157), filo de Vladimiro la 2-a de Kievo, nomita Vladimiro Monomaĥo, estis princo de la Suzdala princlando, el la rurikidoj. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis la kromnomon Dolgorukij (Longbraka). La ĉefprinco de Kieva Regno en 11491151.

Georgo la Longbraka
Persona informo
Naskiĝo1090-aj jaroj
en Perejaslav
Morto15-an de majo 1157 (1157-05-15)
en Kievo
TomboChurch of the Saviour at Berestove (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioortodoksismo vd
Lingvojantikva orientslava lingvo vd
ŜtatanecoKieva Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioRurikidoj vd
PatroVladimiro la 2-a de Kievo Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoEufimia (en) Traduki kaj Gytha de Wessex Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojEuphemia of Kyiv (en) Traduki, Agafia of Kyiv (en) Traduki, Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, Viacheslav I of Kiev (en) Traduki kaj Yaropolk II of Kiev (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojRostislav Yuryevich (en) Traduki, Olga Yuryevna (en) Traduki, Boris Yurevich (en) Traduki, Basilio Jur'evič (it) Traduki, Mstislav, Duke of Novgorod (en) Traduki, Jaroslav Jurjevič (it) Traduki, Ivan Yuryevich (en) Traduki, Miĥaelo la 1-a de Vladimiro, Vsevolod III the Big Nest (en) Traduki, Andreo de Bogolubovo, Gleb of Kiev (en) Traduki, Peter of Murom (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Dum lia regado en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj foso. Tial tradicie tiun princon oni rigardas fondinto de Moskvo[1].

La asteroido 7223 Dolgorukij estas nomita omaĝe al lia memoro.

La nomo

En la moderna rusa lingvo oni iom anakronisme nomas la princon Юрий /'jurij/, kio estas unu el la modernaj normaj formoj de la nomo Georgo. En la epoko kiam vivis la princo tia formo ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj la kronikoj nomas lin jen Гюрги /'ģurģi/, jen Дюрги /'ďurģi/. Tial la ĝusta esperantigo estas traduki formon normigitan per formo norma, t.e. per Georgo.

Referencoj

Vidu ankaŭ